Groene Kruisweg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skiza mapo

La Groene Kruisweg - nederlande: "verda transversa vojo", prononco pli-malpli [ĤRU:ne KROJSve:ĥ] - estas aŭtovojo 34 kilometrojn longa en la provinco Sud-Holando de Nederlando, situanta iom sude de la rivero Mozo (nederlande Maas). Ĝi kondukas trafikon inter la urboj Brielle okcidente kaj Roterdamo oriente. Dumvoje la vojo de okcidento orienten pasas tra la loĝlokoj Vierpolders, Zwartewaal, la municipopartoj Heenvliet, Geervliet kaj Spijkenisse de la en 2015 kreita municipo Nissewaard, la ponto Spijkenisserbrug super la rivero Oude Maas ("malnova Mozo"), la municipoparto Hoogvliet de Roterdamo kaj la municipopartoj Poortugaal kaj Rhoon de Albrandswaard.