Saltu al enhavo

Gronau (Vestfalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gronau
Blazono
Gronau (Vestfalio) (Germanio)
Gronau (Vestfalio) (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Münster
Distrikto Distrikto Borken
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 25 62 (Gronau)
0 25 65 (urboparto Epe)
Poŝtkodo 48599
Aŭtomobila kodo BOR, AH, BOH
Oficiala Municipokodo 05554020
Subdivido 2 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Jörg von Borczyskowski
Partio de komunumestro UWG
Adreso de la administrejo Neustraße 31
48599 Gronau (Westf.)
Demografio
Loĝantaro 50547 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso 641 loĝantoj/km²
Geografio
Geografia situo 52° 13′ N,  3′ O (mapo)52.21257.0416666666667Koordinatoj: 52° 13′ N,  3′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 27 m
Areo 78,82 km²
Oficiala retejo https://www.gronau.de/
vdr

Gronau estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Borken de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 50547 loĝantojn sur areo de 78,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 636 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Losser, Heek, Ahaus kaj Enschede.

Ĝia teritorio apartenas al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente. Nederlanda najbara komunumo de Gronau cetere estas Losser, kaj la plej proksima granda urbo Enschede.

En Gronau interalie naskiĝis la germanlingva rokmuzikisto Udo Lindenberg, pro kiu en la urbocentro stariĝis aparta "pop- kaj rokmuzika muzeo", kaj (en la urboparto Epe) la esperantistino kaj etnologino Elisabeth Schwarzer, en la 1980-aj jaroj vicprezidantino de TEJO.

Transporto

[redakti | redakti fonton]


Voja trafiko

[redakti | redakti fonton]

Gronau estas atingebla per la federaciaj aŭtovojoj A 30 (Amsterdamo–Bad Oeynhausen), A 31 (Bottrop–Leer–Emden) kaj la nederlanda A 35 (Zwolle–Enschede) kaj per la federacia aŭtovojo B 54 (Gronau–Münster–Dortmund–Siegen–Wiesbaden).

Fervoja transporto

[redakti | redakti fonton]

Kompreneble ankaŭ havas la fervojan stacidomon de Gronau (Westf.) en la Dortmund-Gronau kaj Münster-Enschede fervojojn, kun ĉiuhore servoj al Münster (Euregio-Bahn RB64[1]) kaj Dortmund (Westmünsterland-Bahn RB51[2]), kaj ĉiun duonhoron servoj al Enschede (RB64 kaj RB51). Ankaŭ estas la pli malgranda fervojan staciodomon en la urboparto Epe nur kun la RB51 servoj al Dortmund Hbf.

Interna busitineroj

[redakti | redakti fonton]
  • B11 (Gronau-Epe, ĉiujn du horojn de 07:44 ĝis 17:44)[3]
  • C1 (Gronau, ĉiu horo de 06:10 ĝis 18:10)[4]
  • C2 (Gronau, ĉiu duonhoro de 06:10 ĝis 18:40)[5]
  • C3 (Gronau, ĉiu duonhoro de 09:10 ĝis 14:40, ĉiu horo de 06:10 ĝis 09:10 kaj 14:40 ĝis 18:40 )[6]

Regiona busitineroj

[redakti | redakti fonton]
  • N14 (Gronau-Epe-Nienborg-Heek-Ahaus-Legden, funkciigita de RVM, nokta buso)[7]
  • R77 (Gronau-Epe-Nienborg-Heek-Ahaus, funkciigita de RVM)[8]
  • X80 (Bocholt-Rhede-Vreden-Gronau-Bad Bentheim, funkciigita de RVM)[9]
  • 781 (Coesfeld-Legden-Ahaus-Gronau, funkciigita de Veelker)[10]
  • 174 (Burgsteinfurt-Ochtrup-Gronau, funkciigita de Veelker)[11]

Lernbusaj itineroj

[redakti | redakti fonton]
  • 782 (Vreden-Ahaus-Alstätte-Gronau-Epe-Gronau, funkciigita de Veelker)[12]
  • 783 (Gronau-Epe-Heek, funkciigita de RVM)[13]

Bicikla trafiko

[redakti | redakti fonton]

Gronau estas konektita al la regiona biciklovojo Flamingo Route.[14]

Aertrafiko

[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj flughavenoj estas la flughaveno Münster/Osnabrück en Greven kaj la flughaveno Twente en Enschede. La flughaveno de Dortmund estas ankaŭ facile atingebla de Gronau

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. https://ekap-download.vrs.de/downloads/linien/mini-fahrplan/2026_1064_RB64.pdf?1765505299
  2. https://ekap-download.vrs.de/downloads/linien/mini-fahrplan/2026_1051_RB51.pdf?1765422102
  3. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/buergerbusse/b11_08.01.2024.pdf
  4. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/weitere_linien/c1_gronau.pdf
  5. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/weitere_linien/c2_gronau.pdf
  6. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/weitere_linien/bor_c3_fahrplan_2025_12_08.pdf
  7. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/nachtbusse/n14_01.01.2024_genralvermerk_xxx.pdf[rompita ligilo]
  8. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/regiobusse/bor_r77_2025_05_13.pdf
  9. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/expressbusse/bor_x80_fahrplan_vardingholt_2025_09_23.pdf
  10. https://www.veelker.de/wp-content/uploads/2025/03/06.01.2025_Fahrplan-781.pdf
  11. https://www.veelker.de/wp-content/uploads/2025/12/Baustellenfahrplan-174.pdf
  12. https://www.veelker.de/wp-content/uploads/2025/03/Fahrplan-782.pdf
  13. https://www.rvm-online.de/fileadmin/startseite_rvm/linienfahrplaene/kreis_borken/weitere_linien/783_gronau_epe_heek.pdf
  14. Münsterland e. V.: Radfahren in Gronau | Münsterland e. V. Tourismus. Archiviert vom Original (nicht mehr online verfügbar) am 24. April 2017; abgerufen am 9. Juni 2017.
akvoturo rande de la urba parko