Gronlanda nacia parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gronlanda nacia parko
gronlande Kalaallit Nunaanni nuna eqqissisimatitaq
dane Grønlands Nationalpark
Gronlanda nacia parko sur la mapo de Gronlando
Gronlanda nacia parko sur la mapo de Gronlando
Bazaj informoj
Situo: Flago-de-Gronlando.svg Gronlando
Ŝtato: Flago-de-Danio.svg Danio
Geografia situo 74° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ U74-20Koordinatoj: 74° 0′ 0″ N, 20° 0′ 0″ U
Gronlanda nacia parko (Nord-Ameriko)
DEC
Gronlanda nacia parko
Situo de la Gronlanda nacia parko
Areo: 972 000 km²
Fondita: 1974
v  d  r
Information icon.svg

Nord-Orienta Gronlanda nacia parko, aŭ Gronlanda nacia parko[1] (gronlande Kalaallit Nunaanni nuna eqqissisimatitaq, dane Grønlands Nationalpark) estas sola nacia parko en Gronlando, la plej norda kaj la plej granda nacia parko en la mondo. Ĝia areo estas 972 000 km², kio superas areojn de 163 landoj (aparte). Ĝi situas en la nord-oriento de Gronlando. Al la nord-okcidento de la nacia parko, trans la markolo de Nares situas Nacia Parko Quttinirpaaq (en Kanado).

Historio[redakti | redakti fonton]

La nacia parko estis lanĉita la 22-an de majo 1974 kaj akiris sian nunan formon en 1988. En 1978 ĝi ricevis statuson de biosfera rezervejo. Ĝi ne estas parto de iu municipo kaj estas administrata de la Gronlanda departemento pri naturo kaj ĉirkaŭa medio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Konstanta loĝantaro en la nacia parko forestas, sed en ĝi loĝas personaro de sciencaj stacioj kaj armea bazejo. En 1986 konstante ĉeestis 40 homoj, okupitaj pri likvidado de geologiaj minejoj, sed baldaŭ post tio ili forlasis la teritorion. En 2008 en la nacia parko vintris 27 homoj kun 110 hundoj.

loĝloko loĝantaro
kiom kie ili laboras
Daneborg 12 la skia patrolo «Sirius»
Danmarkshavn 8 meteologia stacio
Mestersvig 2 armea gardejo, priservanta avian dromon (1 800 m)
stacio Nord 5 armea bazejo
Summit Camp 4 scienca stacio en la centro de la Gronlanda Glacitavolo

Krome konataj estas ĉirkaŭ 400 lokoj de provizora ĉeesto de homoj. Somere scienca personaro pliiĝas. La somera esplora stacio ZERO en Zackenberg povas akcepti dudek homojn.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de la nacia parko loĝas inter kvin kaj dek kvin miloj de ovibovoj — 40 % de la monda populacio[2]. En apudbordaj zonoj renkonteblas multaj blankaj ursoj kaj rosmaroj. El aliaj mamuloj tie estas arkta vulpo, ermeno, lemingo, arkta leporo, diversaj specioj de fokoj, narvaloj kaj balenoj. Boaco kaj lupo malaperis el la teritorio respektive en 1900 kaj 1934, sed lupoj ofte vizitas la nacian parkon.

En la teritorio de la nacia parko sinreproduktas birdoj: granda kolimbo, diversaj specioj de anseroj, monta lagopo, neĝostrigo, migra falko, korako.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Flaŭro de la nacia parko estas malabunda, konsistanta precipe el briofitoj kaj likenoj. El florplantoj renkonteblas etaj salikoj kaj betuloj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1989) Географический энциклопедический словарь: географические названия, Под ред. А. Ф. Трёшникова, 2‑a eldono (ruse), М.: Советская энциклопедия, p. 592. ISBN 5-85270-057-6.
  2. WWF page

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]