Groto de Pertosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la groto de Pertosa.

Groto de Pertosa (itale: Grotta di Pertosa) estas karsta kaverno en suda Italio, en la orienta flanko de la Apeninoj, en la loko Muraglione, 3 km (1.9 mejl.) sude de Pertosa kaj proksime al ĝia stacidomo. Pro la ĉeesto de la rivero Tanagra la kavernoj estas riĉaj je akvo kaj post la ĉefa enirejo troviĝas subtera lago.

La groto de Pertosa disvolviĝis horizontale (pli ol 2 km). Ekzistas pluraj vicoj de grandaj koridoroj kaj ĉambroj en la kaverno, la plej granda parto de ili kun riĉa gutŝtonformo.

Klimata ŝanĝo[redakti | redakti fonton]

Grotoj kiel tiu de Pertosa provizus la homaron de pura trinkakvo post kiam la klimata ŝanĝo kaŭzus problemojn rilate al la provizado de akvo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Nick Klenske, Ancient cave deposits reveal our climate future, Programo Horizon, Eŭropa Komisiono, la 8-an de septembro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]