Grotoj de Vallorbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Grotoj de Vallorbe

La Grotoj de Vallorbe, ankaŭ konataj kiel Grotoj de Orbe, estas kavernosistemo de la rivero Orbe apud Vallorbe en Kantono Vaŭdo Svislando. La kavernoj estiĝis pro la subtera elfluo de Orbe el la Lago de Joux. Sudokcidente de Vallorbe el la kaverno refontas la rivero Orbe el granda riverfonto.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 150 milionoj da jaroj la regiono estis kovrita de la Ĵurasa Maro. La 200 metra tavolo da kalkaj sedimentoj de la maro formis la prakondiĉon por la estiĝo de la kavernosistemo. Kiel sekvo de la alpofaldiĝo antaŭ 7 milionoj da jaroj estiĝis la Ĵurasa Montaro kaj la maro definitive retiriĝis. Per la erozio estiĝis dum pluraj jarmilionoj la hodiaŭa kavernosistemo.

Malkovro de la kavernosistemo[redakti | redakti fonton]

Jam dum jarcentoj ekzistis la riveroj Supra Orbe kaj Suba Orbe. La loĝantaro ĉiam intuitive supozis, ke devas ekzisti konekto inter la Lago de Joux kaj la fonto de la Suba Orbe.

Fine de la 19-a jarcento per akvokolorigo estis pruvita la ekzisto de konekto inter la Lago Brenet kaj la suba fonto de la rivero Orbe. Por ne sufiĉa ekipaĵo la una plonĝado en la jaro 1893 sukcesis nur ĝis profundece de 11 metroj. Nur en la jaro 1961 la tri plongistoj Michel Gallet, Jean-Claude Protta Protta kaj Alain Sauty sukcesis per kvin plonĝekskuros esplori la kavernosistemon ĝis al profundeco de 140 metroj. En la jaro 1966 alia teamo sukcesis malkovri supre de la Lago de Silento jam kelkcentmetrojn da sekaj galerioj.

Informoj pri la kavernosistemo[redakti | redakti fonton]

La enirejo de la kaverno situas sur alteco de 750 m s.m.. La fonto de Orbe, kiu tra sifono senakivgas la kavernon situas sur alteco de 776 m s.m. La kavofluo de Orbe tra la kaverno estas inter 2 m³/s kaj 80 m³/s. La ekzakta longeco de la kavernosistemo ne estas konata, ĉar ĝis nun estas esplorita nur parto de ĝi, sed ĝi devas superi 4 kilometrojn. La alteco diferenco de la vizitebla parto estas 228 m. La aera temperaturo en la kaverno la tutan jaron estas konstante inter 8° kaj 10 °C, dum la kavotemperaturo varias inter 4° kaj 13 °C.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La 6-an de aprilo 1974 parto de la kaverno estis malfermita kiel turisma allogaĵo por la publiko. Ĉe la elirejo situas la Trezoro de la Feinoj, tio estas ekspozicio de mineraloj elfositaj el samtipa ŝtono ĉirkaŭ la mondo en kvar kupolaj haloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Grotoj de Vallorbe

    Bildoj[redakti | redakti fonton]