Grumblego (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grumblego en muziko signifas ĝenerale la ŝanĝon de muzika sono en la agresemon per aldono de kantado al kantfremda agado. Oni distingas je tio du specojn:

Grumblego je blovinstrumentoj

Growling estas ludotekniko je blovinstrumentoj, je kio la ludata tono estas rompata per samtempa kantado de alia aŭ de la sama tono, kio tiamaniere fremdigas la sonon. Ekestas pli raŭka, pli agresema sono, kiu estas aparte karakteriza por la kunfandmuzika saksofonsono.

Kiam oni kantas tonon, kiun oni ankaŭ samtempe ludas, per intonaciaj aberacioj ekestas aŭdeblaj interferoj kun relative malgranda frekvenco. Oni perceptas ilin kiel spacaj efektoj resp. kiel ĥorecaj sonoj. Komparebla estas la sono de duobloĥora instrumento.

Sur saksofono ĝi ekestas, se oni aldone al la ludata tono kantas tonon nedifineblan laŭ tonalto, sed pli malaltan ol la ludata tono. Je trumpetotrombono oni generas la grumblego-efekton per certa langotekniko kombine kun ne plene premitaj valvoj kaj per sonorildampiloj, kiun oni movas antaŭ la sonfunelo de la instrumento. Ekestas gargara, raŭka sono, kiu en ĵazo, rokmuziko, bluso kaj rokenrolo estas utiligata kiel efekto.

Famaj pro sia grumblega ludado estas inter alie saksofonisto Clarence Clemons la trumpetistoj Bubber Miley, Hot Lips Page kaj Cootie Williams.

Grumblego je kantado

Grumblego je kantado signifas malaltajn same kiel agreseme helaj, plejofte kriataj vokoj en kelkj ĝenroj de metalroko. Krome ekzistas la „gruntoj“, tre malaltaj grumblegoj, kiuj povas transiri en "porkokvikojn".