Grundopapago
Subsp. flaviventris
Subsp. wallicus | ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Pezoporus wallicus | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Subspecioj | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Grundopapago aŭ Grunda terpapago (Pezoporus wallicus) estas specio de papagoj endemia de Aŭstralio. Ĝi estas malgranda papago endemia de kontinenta Aŭstralio. Ĝi estas unu el nur kvar grundoloĝantaj papagoj en la mondo, estante la aliaj la tre proksime rilata noktopapago (Pezoporus occidentalis), kaj la pli foraj Antipoda kakariko (Cyanoramphus unicolor), kaj la nefluga kākāpō (Strigops habroptilus)[1] el Nov-Zelando.
La koloraro de ambaŭ specioj de Pezoporus kaj la kākāpō estas simila – flavecverda kun pli malhela strieco, iel rememoriga pri la kapo kaj la dorso de la natur-tipa melopsitako.
Kiam ĝenata, grundopapago flugas rapide ĝuste super la grundo antaŭ ol refali en la vegetaĵaron. La ĉeesto de la birdo ofte malkaŝiĝas nur per ĝia karakteriza krio dum krepusko kaj tagiĝo, klara fajfa sekvenco de notoj, kiuj altiĝas antaŭ ol malfortiĝi. Ĝi estas silentema dumfluge.
La IOC Monda Birdolisto nuntempe agnoskas tri subspeciojn; la orienta grundopapago (subsp. wallicus), la okcidenta grundopapago aŭ Kyloring (subsp. flaviventris) kaj la Tasmania grundopapago. (subsp. leachi).[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]
La grundopapago estas mezgranda papago, ĝis 30 cm longa kaj ĉirkaŭ 80 gramojn peza. Ĝi estas karakteriza, kun herboverda plumaro, nigra strieco sur la kapo kaj malantaŭa kolo, elstaraj palflavaj flugilstrioj kaj nigra kaj flava strieco sur la abdomeno, femuroj kaj subvostaj kovriloj. La irisoj estas palflavaj, la beko estas malhelgriza kaj la piedoj kaj kruroj estas karnorozaj. Ili havas karakterizan helruĝan bendon super la cerbo. Maskloj kaj inoj aspektas same.
Junuloj diferenciĝas de plenkreskuloj per tio, ke ili estas iomete pli malgrandaj, havas pli obtuzan flav-olivan plumaron, mankas ruĝaj bendoj kaj estas pli dikaj, pli evidentaj markoj sur la kapo kaj brusto. Kiam ĵus elnestiĝintaj, irisoj estas malhelgrizbrunaj ĝis brunaj.
La orienta kaj Tasmania subspecioj (wallicus kaj leachi) diferenciĝas el la okcidenta subspecio (flaviventris) en tio ke ili havas pli dikajn kaj pli elstarajn nigrajn areojn sur la kapo, kolo kaj ventro.[3]
Taksonomio kaj nomoj
[redakti | redakti fonton]Toi specio apartenas al la genro Pezoporus, kiu inkludas ankaŭ la noktopapagon (P. occidentalis). La genronomo devenas el la greka vorto pezoporos, kun la signifo "piediranta."[4]
Pezoporus apartenas al la tribo Pezoporini (grundopapagoj kaj aliaj), kiu inkludas la genrojn Neophema kaj Neopsephotus. Ĝi estas parto de la papaga subfamilio Platycercinae kaj la familio Psittaculidae, nome la Malnovmondaj Papagoj.[5]
Estas nuntempe tri agnoskitaj subspecioj de P. wallicus[2]
- P. w. flaviventris (North, 1911) - okcidenta grundopapago aŭ Kyloring, konata laŭ indiĝena nomo Noongar.[6]
- P. w. wallicus (Kerr, 1792) - orienta grundopapago (nomiga subspecio)
- P. w. leachi (Matthews 1912) - Tasmania grundopapago
La okcidenta grundopapago (P. w. flaviventris) estis iam konsiderata aparta specio el la nomiga subspecio bazita sur studo de mitokondria DNA farita en 2010. Tamen, pro minimumaj morfologiaj diferencoj inter ambaŭ la disiĝo estis bazita nur sur unusola mitokondria geno, ambaŭ estas nun konsiderataj samspeciaj kaj estas nur agnoskitaj kiel apartaj subspecioj.[2][7]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu specio estas endemia de Aŭstralio. Ĉiu subspecio troviĝas ene de sia propra geografie apartigita distribuo.
Subspecio wallicus, nome la orienta grundpapago, troviĝas en fragmentaj populacioj en marbordaj regionoj de sudorienta Kvinslando, Novsudkimrio kaj Viktorio. Ĝi estas distribuita tiom norde kiom proksime al Fraser-insulo aŭ K'gari, kaj tiom sude kiom Portland. Ĝi antaŭe ĉeestis en Suda Aŭstralio, sed poste fariĝis regione formortinta.[3][8] La orienta grundopapago troviĝas ĉefe en seka aŭ humida marborda erikejo aŭ kareksejo kun densa foliarkovro kaj alta denseco de ŝatataj nutraĵplantoj.[3]
Subspecio flaviventris, nome okcidenta grundopapago, ekzistas nur en du disaj populacioj en suda Okcidenta Aŭstralio, unu en Nacia Parko Rivero Fitzgerald, la alia en Nacia Parko Kabo Arida kaj en la Nuytsland Naturrezervejo.[6][9] Ĝi loĝas en malaltaj, sekaj aŭ marĉaj erikejoj proksime de la marbordo, kutime en areoj kiuj estis nebruligitaj dum longaj periodoj.[6]
Subspecio leachi, nome la Tasmania grundopapago, estas endemio de Tasmanio, kii estas hejmo de la plej granda populacio de la specio kiel tuto. Oni supozas, ke la populacio de Tasmania grundopapago konsistas el pli ol 100 000 birdoj.[10][11]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]La reprodukta sezono de la grundopapago ĝenerale okazas de julio ĝis decembro, kvankam ovoj estis registritaj ankaŭ en marto. Male al plej multaj aŭstraliaj papagoj, kiuj nestas en arbaj kavaĵoj, ĉi tiu specio nestas sur la tero sub malalta, densa kovro de vegetaĵaro inkluzive de kareksoj, filikoj kaj arbetoj kiel ekzemple Banksia, Xanthorrhoea, Leptospermum kaj Empodisma. La nesto estas malprofunda kavaĵo en seka, bone drenita tero kaj estas kovrita per folioj kaj tigoj.
La ovoj estas brilaj, blankaj kaj ovalformaj, 25,4-26,9 mm grandaj. La ovodemetado kutime estas 3-4, sed povas varii de nur 2 ĝis 7. Ovojn kovas nur la ino dum la 21-24-taga kovada periodo. Se la ovodemetado malsukcesas, dua ovodemetado povas esti demetita. La masklo alportos manĝaĵon al la kovanta ino kaj la idoj. Post proksimume 20-28 tagoj, la idoj elnestiĝos kaj restos proksime al la nesto kaj sia patro dum almenaŭ tri semajnoj.[3][4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ David, N. & Gosselin, M. 2002. The grammatical gender of avian genera. Bulletin of the British Ornithologists' Club, 122: 257-282
- 1 2 3 Parrots, cockatoos. IOC World Bird List. Alirita 4 December 2023 .
- 1 2 3 4 "Pezoporus wallicus wallicus — Mainland Ground Parrot, Ground Parrot (eastern)". Australian Government Department of Climate Change, Energy, the Environment and Water. Alirita la 4an de Decembro 2023.
- 1 2 (2020) “Ground Parrot (Pezoporus wallicus)”, Birds of the World. Alirita 18a de Decembro 2023..
- ↑ (2012) “A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes)”, Zootaxa (PDF) 3205.
- 1 2 3 "Pezoporus flaviventris — Western Ground Parrot, Kyloring". Australian Government Department of Climate Change, Energy, the Environment and Water. Alirita la 4an de Decembro 2023.
- ↑ Proposed Splits/Lumps IOC Version 13.2. Alirita 17a de Decembro 2023 .
- ↑ "Western Ground Parrot Project Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine". Birds Australia Western Australia. Laste modifita la 26an de Aprilo 2008.
- ↑ Western ground parrot - Understanding the habits of a rare and secretive bird (WA). Australian Government Department of the Environment. Alirita 4a de Decembro 2023 .
- ↑ BirdLife International. (2022). "Pezoporus wallicus". IUCN Red List of Threatened Species. 2022: e.T22685226A218953796. doi:10.2305/IUCN.UK.2022-2.RLTS.T22685226A218953796.en. Alirita la 20an de Decembro 2023.
- ↑ " Arkivigite je 2011-03-30 per la retarkivo Wayback Machine". Ground Parrot Pezeporus wallicus.
Ĉefaj fontoj
[redakti | redakti fonton]- Forshaw, Joseph M.; Cooper, William T. (1978). Parrots of the World (2a eld.). Melbourne, Victoria: Landsdowne Editions. ISBN 0-7018-0690-7.
- Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne, Victoria: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
- Lendon, Alan H. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary. Sydney, New South Wales: Angus & Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
- Shephard, Mark. (1989) Aviculture in Australia: Keeping and Breeding Aviary Birds. Prahran, Victoria: Black Cockatoo Press. ISBN 0-9588106-0-5.
- Brouwer, J. kaj Garnett, S. (eld.), 1990. Threatened Birds of Australia. An Annotated List. RAOU Report Number 68. Published by the Royal Australian Ornithologist Union and Australian National Parks and Wildlife Service.
- Garnett, S. T. (eld.), 1992. Threatened and Extinct Birds of Australia. RAOU Report Number 82. Published by the Royal Australian Ornithologist Union and Australian National Parks and Wildlife Service.
- Garnett, S. T. kaj Crowley, G. M., 2000. The Action Plan for Australian Birds 2000. Environment Australia, Canberra, ACT.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Parrot Encyclopedia - Species Profiles
| ||||||||||||||||||


