Gruntbovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gruntbovo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Genro: Bovo Bos
Specio: B. grunniens
Bos grunniens
Linnaeus, 1766
Subspecioj

Bos grunniens grunniens
Bos grunniens mutus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Gruntbovo (paŭsaĵo el la latina Bos grunniens), Gjako (el la tibeta གཡག), aŭ Poefago (el la greka ποηφάγος, herbmanĝanto), estas granda remaĉulo kun kovra hararo tre longa (40 cm ĝis 80 cm) kiu vivas en Tibeto, Ĉinghajo, kaj eĉ en Mongolio kaj aliaj himalajaj landoj. El la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj, tiu specio estas konsiderita minacita pro sia malofteco.

Ĝeneralaĵoj

Ĝi estas granda kaj fortika. La vira gruntbovo altas 2 m. kaj pezas 500-600 kg. Ĝia tuta korpo estas kovrita de densaj, maldelikataj kaj longaj nigrebrunaj haroj. La longaj haroj sur la brusto kaj abdomeno preskaŭ tuŝas la teron. Nur ĉe ĝia buŝo troviĝas malmulte da blankaj haroj. La gjakoj estas tipaj altebenaĵaj bestoj, kiuj vivas en dezertoj kaj altaj montaroj. Somere ili aperas en la loko 5 000-6 000 metrojn super la marnivelo, eĉ en vintro ili ne malsupreniras al la loko malpli ol 3 000 metrojn super la marnivelo. Ili ne timas froston, nek ventegon, nek neĝon. Ili ŝatas vagadi ĉie kaj manĝi diversajn herbojn. Ili trinkas akvon somere kaj sin sensoifiĝas per neĝo kaj glacio vintre. Ĝenerale, gruntbovinoj kaj iliaj idoj agas en grupoj el dek ĝis cent, dum la plenkreskaj virbovoj vivas unuope aŭ 3-5-ope. La junaj virbovoj formas siajn proprajn grupojn. Korpe dikaj la gruntbovoj tamen lertas en montgrimpado. Matene kaj vespere ili eliras serĉi manĝaĵon, tage ripozas aŭ dormas sur dezertaj montoj kaj krutaĵoj. Minacate, ili kolektiĝas kaj lasas bovidojn stari en la centro. Tiam la plenkreskaj virbovoj estas taskitaj por lukti kontraŭ malamiko. Gruntbovoj pariĝas aŭtune. Post gravedeco de 9-10 monatoj, la bovino naskas ĉiufoje unu idon, kiu maturiĝas post ĉ. du jaroj. La gruntbovoj havas delikatan flarsenten, kaj krome, ili vivas sur altaj montoj, tial ili estas malfacile kapteblaj. Laŭdire ĉ. 50 zooj de diversaj landoj havas gruntbovojn, sed ĉiuj tiuj montritaj estas hejmaj gjakoj. La hejma gruntbovo diferencas de la sovaĝa per siaj malpli grandaj korpo, hufoj kaj kornoj, kiuj estas ne tiel forte kurbaj kiel tiuj de la sovaĝa. Krome la haroj de hejma gjako estas malpli longaj, kun pli da viloj; la koloro de la haroj estas hela, ofte kun blankaj aŭ sablokoloraj makuloj. Hejma gruntbovo estas ĉefa transportilo sur la Tibeta Altebenaĵo, tial oni honoris ĝin per la nomo "veturilo sur altebenajo".


Eksteraj ligiloj

greke http://www.tibet-info.net/hist_geo/faune/yak.html greke http://www.tibetanyaks.com greke http://www.fao.org/documents/show_cdr.asp?url_file=/DOCREP/006/AD347E/ad347e06.htm greke http://www.pongratz.or.at/yakzucht-artikel.htm