Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (franca parlamenta frakcio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
Union des démocrates et indépendants (UDI)
(Frakcio de la nacia Asembleo)
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Ĉambro nacia Asembleo
Parlamenta(j)
periodo(j)
14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko
Estro Jean-Louis Borloo
Deputito de Nord (21-a distrikto)
Partio(j) Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) :
Nova Centro (NC)
Radikala Partio
Forto Eŭropa Demokrata (FED)
Alianco Centrisma (AC)
Tahoeraa huiraatira
Kaledonio Kune
Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj
Diversa Dekstro
Seĝoj
30 / 577
v  d  r
Information icon.svg

La grupo Uniĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) (france groupe "Union des démocrates et indépendants") estas franca centra-dekstra parlamenta grupo de partioj en la nacia Asembleo kreita la 26-an de junio 2012, en la tago de la malfermo de la 14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko, de deputitoj el Radikala Partio (PR), el Nova Centro (NC), el Alianco Centrisma (AC), el Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP) kaj el Diversa Dekstro (DVD), surbaze de Unuiĝo de Radikaluloj, Centristoj, Sendependuloj kaj Demokratoj (URCID). Jean-Louis Borloo estis elektita kiel prezidanto de la grupo, kaj la eksiĝinta ministro pri ŝtatoficistaro, estro de grupo "Nova Centro" de 2007 ĝis 2011, François Sauvadet, fariĝis vicprezidanto. Ĝi utilis kiel bazo por la kreo de samnoma partio, ariganta tiujn diversajn politikajn movadojn, la 18-an de septembro 2012.

La grupo intencas kunlabori kun Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en la opozicia kampo, sed ne ekskludas voĉdoni iujn leĝproponojn de la majoritatoref>france Borloo ne ekskludas voĉdoni iujn leĝproponojn de la registaro.</ref>. La 26-an de junio 2012, la anoj de UDI voĉdonis blanke okaze de la elekto de la prezidanto de la nacia Asembleo en kiu konkuris Claude Bartolone (Socialisma Partio (PS), elektita) kaj Bernard Accoyer (UMP, eksiĝinta prezidanto)[1].

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Origine konsistanta el 12 anoj (5 el Radikala Partio el la 12 elektitaj, sed ankaŭ 5 el la 12 deputitoj de Nova Centro kontraŭantaj Hervé Morin kaj kondukitaj de Jean-Christophe Lagarde kaj François Sauvadet, kaj el 2 Diversa Dekstro, Jean-Christophe Fromantin, kaj el François-Xavier Villain, eksa vicprezidanto de Ekstaru La Respubliko[2]), al kiuj aldoniĝis unue la tri polineziaj deputitoj proksimaj al Gaston Flosse[3]. La 20-an de junio 2012, fronte al tiu movo, Hervé Morin kaj ties partizanoj decidis aliĝi al la nova parlamenta grupo[4], kaj la 2 novkaledoniaj deputitoj de Kaledonio Kune.

Laŭlonge de la tagoj antaŭ la kreo de la grupoj, pluraj aliaj deputitoj enskribiĝis, aparte Gilles Bourdouleix (prezidanto kaj unika deputito de Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP)), la du deputitoj de Alianco Centrisma (AC) de Jean Arthuis, kaj Yannick Favennec, ano de UMP.

La 18-an de septembro 2012, la radikala deputito Michel Zumkeller forlasis la grupon UMP kaj aliĝis ala la grupo UDI. Li ne aliĝis plu frue ĉar li timis « etan batalon de estroj je 15 ». Konstatante ke la unuiĝo ŝajnis vere okazi, li fine aliĝis la ariĝon[5].

Deputitoj Radikala Partio (6 el 12)
Deputitoj Forto Eŭropa Demokrata (FED) (4 el 4)
Deputitoj Nova Centro (8 el 8)
Deputitoj Tahoeraa (3 el 3) 
Deputitoj Alianco Centrisma (2 el 2)
Deputitoj Diversa Dekstro (5) 
Deputitoj Kaledonio Kune (2 el 2) 

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]