Saltu al enhavo

Gruppo di famiglia in un interno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gruppo di famiglia in un interno
filmo
Originala titolo Gruppo di famiglia in un interno
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 10 dec. 1974, 19 mar. 1975, 27 mar. 1975, aprilo 1975, 11 apr. 1975, 1 sep. 1975, 26 sep. 1975, 6 okt. 1975, 5 nov. 1975, 26 dec. 1975, 5 feb. 1976, 22 mar. 1976, 23 jun. 1977, 1 jul. 1977, 24 mar. 1978, 25 nov. 1978, 17 apr. 1980
Ĝenro drama filmo, samseksemeca filmo
Kameraado Pasqualino De Santis
Reĝisoro(j) Luchino Visconti
Scenaro Suso Cecchi D'Amico • Enrico Medioli • Luchino Visconti
Loko de rakonto Romo
Muziko de Franco Mannino
Rolantoj Burt Lancaster • Helmut Berger • Silvana Mangano • Claudia Marsani • Stefano Patrizi • Umberto Raho • Enzo Fiermonte • Elvira Cortese • Margherita Horowitz • Claudia Cardinale • Dominique Sanda • Guy Tréjan • Jean-Pierre Zola • Philippe Hersent • Lorenzo Piani • Valentino Macchi • Romolo Valli
Honorigoj David di Donatello for Best Film
IMDb
vdr

Gruppo di famiglia in un interno (Familigrupo en internulejo) estas drama filmo de 1974 reĝisorita, kunverkita kaj produktorita de Luchino Visconti. En la filmo stelulas Burt Lancaster, Helmut Berger, Silvana Mangano, kaj Romolo Valli; kun memaperoj de Claudia Cardinale kaj Dominique Sanda. La filmo eksploras temojn kiel la kolizio inter tio malnova kaj tio nova, tujo de morto, ekzistadismaj krizoj, kaj la socipolitika salto inter generacioj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Emerita usona profesoro vivas solecan vivon en luksa palaco en Romo, ĉirkaŭita de artaĵoj kaj libroj. Li apenaŭ tenas kontakton kun aliaj homoj escepte kun sia delonge mastrumistino Erminia, sed eĉ tiun kontakton karakterizas apartemo. Iun tagon, la riĉa sed vulgara grafino Brumonti (ŝia edzo estas dekstrula industriulo kiu ne aperas) sonorigas lian pordon. Ŝi sukcesas persvadi la Profesoron pri luado de la malplena loĝejo sur la supra etaĝo de la palaco al ŝi, ŝia multe pli juna amanto Konrad, ŝia adoleska filino Lietta, kaj la fianĉo de Lietta Stefano, konservativa entreprenisto.

La Profesoro estas trankvile ĝenita fare de la insistemaj novaj luantoj kiuj tuj havas sian loĝejon rekonstruita, ekzamenas la loĝejon de la Profesoro por indicoj al lia pasinteco, realigas festojn, kaj havas amorajn travivaĵojn unu kun alia (inkluzive de Konrad kun la filino de la grafino). Sed, krom la ĝeno, la Profesoro sentas sin vigligita de la junuloj; li estas aparte altirita al la provoka, maldiafana Konrad. La pasinteco de Konrad kiel ĝigolo kaj kiel maldekstrema radikalulo en la protestoj de 1968, kiu tiam deglitis en drogojn, estas aludita al - akra kontrasto al la iama tute malsama vivo de la Profesoro kiu estis formita per superklasa edukado kaj la travivaĵoj de la Dua Mondmilito. Foje, la profesoro sinkas en memorojn de sia iamaj edzino kaj patrino. La profesoro kaj Konrad havas komunan intereson en arto kaj iĝas pli proksimaj amikoj post kiam Konrad estas batita unun nokton pro hazardludaj ŝuldoj, la profesoro trovas lin kaj disponigas medicinan prizorgon.

La Profesoro invitas la Grafinon, Konrad, Liettan, kaj Stefano'n al vespermanĝo, ĉe kiu li nomas ilin sia "nova familio" kaj samtempe esprimas kontenton ke ili alportis vivecon al lia tromezurita vivo pere de sia translokiĝo. Tamen, disputo ekestas inter liaj gastoj pri la dubinda pasinteco de Konrad kaj lia rilato kun la grafino. Kvankam ŝi volas disiĝi de sia edzo, ŝi ne volas geedziĝi kun Konrad, kiu estas sufiĉe pli juna kaj estas socie sub ŝi. Konrad tiam rivelas ke li kaŝobservis ŝian edzon kiel apoganton de ekstremdekstraj grupoj. Tio ne estis pro komerco, sed pro timo esti arestita en la diktaturo de Frankisma Hispanio. La Grafino kaj Stefano tiam distancigas sin de Konrad. La Profesoro malaprobas iliajn reakciajn opiniojn sed ne intervenas por apogi Konrad.

Konrad iras al supra etaĝo post adiaŭo al sia nova "patro" per la letero kiun li subskribis kiel "Your son" (via filo), sugestante ke ili verŝajne ne vidos unu la alian vivantaj denove. Tuj poste okazas gaseksplodo en kiu Konrad mortas. La profesoro riproĉas sin pro la morto de Konrad kaj grave malsaniĝas.

La lasta sceno montras lin sur lia mortolito kiam la grafino vizitas lin kun Lietta. La Grafino rakontas al la Profesoro ke Konrad faris memmortigon - por vundi ĉiun kiu amis lin - sed ke Konrad estis tro juna por ekkompreni ke, en tempo, ĉiu forgesos lin. Post kiam la grafino forlasas la ĉambron, Lietta rakontas al la Profesoro "Ne kredu ŝin. Li ne mortigis sin; ili murdis lin." Lietta foriras; la Profesoro nun estas sola. Venkita de malĝojo aŭ malespero, li rigardas supren kaj kunpremas siajn manojn kvazaŭ en preĝado al Dio aŭ al io, al kio li povus sopiri kredi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Burt Lancaster kiel la Profesoro
  • Helmut Berger kiel Konrad Hübel
  • Silvana Mangano kiel Markizino Bianca Brumonti
  • Claudia Marsani kiel Lietta Brumonti
  • Stefano Patrizi kiel Stefano, la fianĉo de Lietta
  • Romolo Valli kiel Michelli, la advokato de la Profesoro
  • Elvira Cortese kiel Erminia, la dommastrino de la Profesoro
  • Philippe Hersent kiel Domenico, la pordisto
  • Guy Tréjan kiel la unua artokomercisto
  • Jean-Pierre Zola kiel Blanchard, la dua artokomercisto
  • Umberto Raho kiel la unua Policinspektisto
  • Enzo Fiermonte kiel la dua Policinspektisto
  • Dominique Sanda kiel la patrino de la Profesoro (eksterliste)
  • Claudia Cardinale kiel la edzino de la Profesoro (eksterliste)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]