Gryfino

| Gryfino | |||||
| germane: Greifenhagen, platgermane: Gripenhagen | |||||
| Flago | Blazono | ||||
|
| |||||
| urbo • limurbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Gryfina | ||||
| Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
| Distrikto | distrikto Gryfino | ||||
| Komunumo | komunumo Gryfino | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Urborajtoj | 1254 | ||||
| Koordinatoj | 53° 15′ N, 14° 29′ O (mapo)53.2514.483333333333Koordinatoj: 53° 15′ N, 14° 29′ O (mapo) | ||||
| Areo | 9,58 km² | ||||
| Loĝantaro | 20297 (en 2021) | ||||
| Loĝdenso | 2 119 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 74-100 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 91 | ||||
| Aŭtokodo | ZGR | ||||
| TERYT | 4324306044 | ||||
| Estro | Mieczysław Sawaryn (ekde 2014, daŭre en 2025) | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. 1 Maja 16 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 74-100 | ||||
| Komunuma retejo | Oficiala retejo | ||||



Gryfino (jen pole ekde 1946, antaŭe germane Greifenhagen, platgermane Gripenhagen)[1] estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Okcidenta Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Gryfino. Fine de 2021 en la urbo vivis 20 297 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ekde plej malfrue la 12-a jarcento en la loko de la posta urbo estis fiŝista setlejo de vendoj tiam nomata Wiek. Tamen oficiala unua dokumenta mencio pri la loĝloko estas el la 13-a jarcento. La urborajtojn laŭ la leĝo de Magdeburgo la urbo ricevis en la jaro 1254 laŭ dokumento de Barnim la 1-a, nomita "la Bona" (1210-1287), princo de Pomerio. En la jaro 1283 la urbo ekstaris kontraŭ duko de Pomerio Bogusław la 4-a. En la jaro 1530 okazis en la urbo granda brulego (incendio) kiu detruis la tutan urbon. Dum la Tridekjara milito en la jaro 1630 incendio detruigis la kvartalon de vendoj. En la jaro 1904 oni komenci la reguligon de la fluo de la rivero Odro.
Post la fino de Dua Mondmilito la urbo doniĝis al la komunisma nova Pola Popola Respubliko laŭ la decido de la Potsdama konferenco, komenciĝis la forpelo de la germanaj loĝantoj kaj anstataŭigo de ili per poloj de la centra Pollando kaj de orienta Pollando de post la Curzon-linio. La hodiaŭa Gryfino havas tre interesajn historiajn memoraĵojn kaj urbajn ripozejojn.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Internaciaj partneraj urboj estas laŭ alfabeta ordo
Bersenbrück en la lando Malsupra Saksio de Germanio (500 km sudokcidenten)
Gartz, en sudokcidenta distanco de nur 10 km aliflanke de la Odro en la lando Brandenburgo de Germanio
Sambir (Самбір) en la Lviva provinco de Ukrainio (820 km sudorienten)
Schwedt en sudokcidenta distanco de ankaŭ nur 25 km aliflanke de la Odro en la lando Brandenburgo de Germanio
Krome enlanda ĝemelurbo estas Barlinek (85 km sudorienten).
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fritz R. Barran, Städte-Atlas Pommern, Leer: Rautenberg, 1993.
- Biuro Studiów i Projektów Europejskich, Lokalny Program Rewitalizacji dla Miasta Gryfino, Szczecin-Gryfino: Urząd Gminy Gryfino, 2007.
- Mieczysław Jaroszewicz, Żydzi oraz ich sąsiedzi na Pomorzu Zachodnim w XIX i XX wieku, Varsovio: DIG, 2007.
- Kazimierz Rymut, Nazwy Miast Polski, Vroclavo: Zakład Narodowy, Ossolineum, 1987.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ estis diversaj nomoj en la urba historio: Gryphenhaghen 1254, Gryfenhagen 1270, Grifenhaghen 1303, Griphenhagen 1330, Grifenhagen 1535, Griffenhagen 1539, Greiffenhagen 1539, Griffenhagen 1540, Grippnhagn 1570, Grippenhag, Griffenhage, Alten Stettin 1588, Greiffenhagen 1618, Greiffenhagen 1789, 1827; la pola nomo Gryfino aldoniĝis post 1945, elpensita per ŝtata komisiono por trovo de loknomoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]




