Grzegorz Turnau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grzegorz Turnau
Grzegorz Turnau, 2023
Grzegorz Turnau, 2023
Bazaj informoj
Naskonomo Grzegorz Jerzy Turnau
Naskiĝo 31-an de julio 1967 (1967-07-31) (56-jaraĝa)
en Krakovo
Edz(in)o Maryna Barfuss
Ĝenroj kantata poezio
Profesio muzikisto, kantisto
Instrumentoj piano
Aktivaj jaroj 1984 – nuntempo
Parencaj
temoj
Piwnica pod Baranami
Retejo www.turnau.com.pl
Persona informo
Naskonomo Grzegorz Jerzy Turnau
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Patro Stefan Turnau
Edz(in)o Maryna Barfuss
Parencoj Marek Kondrat
Okupo
Okupo kantistokomponisto • diskografa artisto • aranĝisto
TTT
Retejo http://www.turnau.com.pl/
vdr

Grzegorz Jerzy Turnau (naskiĝis la 31-an de julio 1967 en Krakovo) estas pola komponisto, pianisto, poeto kaj kantisto.

En 1984, kiel 17-jarulo, li gajnis la Unuan Premion (Grand Prix) dum la Festivalo de Studenta Kanto en Krakovo. Poste li aliĝis al la kabaredo Piwnica pod Baranami, komponante frapkanzonojn kiel "Znów wędrujemy", kaj en 1991 li eldonis sian unuan albumon Naprawdę nie dzieje się nic ("Vere, nenio okazas"). En 2004 li publikigis albumon Cafe Sułtan, kiu enhavis liajn proprajn versiojn de kantoj de Jeremi Przybora kaj Jerzy Wasowski.

La karakteriza stilo de Tuwim konsistas el forta, klara kantoteksto kaj muziko komponita en specialaj tonaloj kaj kun tipaj por li harmonioj, uzante instrumentojn kiel ekzemple piano (ludata de li mem), saksofono, violono kaj diversaj kornoj. Influite de tiaj artistoj kiel Marek Grechuta kaj Jan Kanty Pawluśkiewicz, lia muzikstilo estis priskribita kiel "mallaŭta ĵazo".

Li partoprenis "Ellington po krakowsku" ("Ellington krakove") de Aleksander Glondys, koncerto de famaj komponistoj de Piwnica pod Baranami ludantaj iliajn interpretojn de la muziko de Duke Ellington.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]