Gsur-eldonejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gsur-eldonejo
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sidejo Vieno
Lando Aŭstrio
vdr

La eldonejo konservativisma Gsur-Verlag ekzistis inter 1929 kaj 1938 en Aŭstrio kiu tre engaĝiĝis en la publikigo de kontraŭnaziaj verkoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

La librovendejo kaj -eldonejo "Gsur & Co." estiĝis en 1929 per la transpreno de "Vogelsang-Buchhandlungs- und Verlags s.r.l." Ĝi funkciis kiel malferma komerca kompanio ekde la 29.1.1930. Kompanianoj estis Gusti Gsur, komercistino kaj proprietulino de papervendejo viena, kaj la verkisto Ernst Karl Winter. Reprezentadrajtojn havis nur li. Post kelkaj monatoj la nomdonintino laŭ interkonsento forlasis la firmaon kaj ekrajtigis en la 13.4.1930 Winter-on pri la ununura kontinuigo de la entrepreno. La eldoneja adreso estis antaŭe Piaristen-strateto en la 8-a urbodistrikto/Josefstadt kaj ekde 1934 la privata loĝejo de Winter en la 18-a urbodistrikto Ladenburggasse 58/12 (hodiaŭ Thimiggasse).

Gsur-eldonejo eldonadis inter 1930-33 kaj 1935-36; dumpaŭze Winter vicurbestris. Ekde 1935 sidejo ĝia estis por mallonga tempo en la iama socialdemokratia Vorwärts-domo.

En 1936 oni malpermesis al Winter la kontinuigon eldonistan. Ĉefa kaŭzo estis la premo kreskanta el Berlino post la julia interkonsento inter Kurt Schuschnigg kaj Adolf Hitler; tamen ankaŭ ene de Heimwehr malŝatis multaj sampartianoj lian linion strikte laboristarema kaj kontraŭfaŝisma. Malgraŭ la mallibervola paŭzo koncesio restis ĉe Winter kiu finfine mem en aŭtuno 1937 rezignis pri tio.

La fazo unua[redakti | redakti fonton]

Inter 1930–33 oni ĝuste priskribu la politikan linion de Winter katolika-konservativista. Winter mem publicis en 1930 la verkon Platon. Das Soziologische in der Ideenlehre. Mit einem ikonographischen Exkurs. Sekvis kelkaj serioj, ekz. Wiener soziologische Studien kun tri kajeroj (ekz. de Hans Eibl Von Augustinus zu Kant). En 1930 startis libroserio kiu reprezentu novan, religian kaj patrujeman librotipon. Okaze de la 250-a datreveno de la forpelo de la turkoj el Vieno en 1683 aperis en 1933:

  • Marco D'Aviano O.M. Cap. Seine Zeit und sein Werk. Festschrift zum 250. Jahrestag der Türkenbefreiung Wiens. Eldonis Karl-Johannes Grauer, E.K. Winter, H.K. Zeßner-Spitzenberg.
  • Heiliges Wien. Ein Führer durch Wiens Kirchen und Kapellen (eldonis Alfred Missong).

Klare kontraŭfaŝisman trajton havis jam en 1932 du skribitaĵojn de la franciskano Zyrill Fischer kun la titolo Die Hakenkreuzler kaj (kiel eltiraĵo) Die Nazisozis. De ambaŭ venditis ene de ses monatoj ne tute 15 miloj da ekzempleroj. En novembro 1932 aperis Der Nazispiegel de Thomas Murner (pseŭdonimo). En la 16.4.1933 publikigitis la unua numero de Wiener Politische Blätter. Jam la unua kajero malpermesitis en Nazia Germanio.

La fazo dua[redakti | redakti fonton]

En 1935/36 ĉiuj eldonaĵoj nur temis pri akregaj kontraŭfaŝismaj atakoj. Ene de 15 monatoj aperis:

  • Walter Mehring: Müller. Chronik einer deutschen Sippe. (Romano, 1935)
  • Hermynia Zur Mühlen: Unsere Töchter, die Nazinen. (1935)
  • Andreas Hemberger: Barabbas. Erzählung aus der Zeit Christi. (1936)
  • Peter Drucker: Die Judenfrage in Deutschland. (1936)
  • Walter Berger: Was ist Rasse? Versuch einer Abgrenzung ihrer Wirksamkeit im seelischen Bereich. Mit Berücksichtigung des jüdischen Rassenproblems. Eldonis Philipp Spitta-Gedächtnis-Gesellschaft (1936)
  • Albert Ganzert (pseŭdonimo): Die Grenze. Ein Schicksal aus 600.000. (Dramo, 1936)
  • Theodor Kramer: Mit der Ziehharmonika. (Lirikaĵoj, 1936)
  • Ernst Karl Winter: Rudolph IV. Dua volumo (1936)

Literaturo[redakti | redakti fonton]