Guðjón Samúelsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Guðjón.
Guðjón Samúelsson
Persona informo
Nacieco  Islando
Naskiĝo 16-an de aprilo 1887 (1887-04-16)
en Rejkjaviko
Morto 25-an de aprilo 1950 (1950-04-25) (63-jaraĝa)
en Rejkjaviko
Laboro
Notindaj konstruaĵoj Universitato de Islando, Nacia teatro de Islando, Landakotskirkja, Hallgrímskirkja
vdr

Guðjón Samúelsson (naskiĝis la 16-an de aprilo 1887[1] en Rejkjaviko, Islando, mortis la 25-an de aprilo 1950[1] samloke) estis islanda arĥitekto. Liaj plej famaj verkoj estas la Universitato de Islando, luterana preĝejo de Akureyri, katolika preĝejo de Rejkjaviko kaj aliaj. Kaj lia lasta kaj plej eminenta verko, Hallgrímskirkja ne estis finkonstruita dum lia vivo, ĉar konstruado de tiu 75-metra preĝejo estis komencita en 1937 kaj finita en 1986.

Guðjón estis novatoro en la tereno de arĥitektarto kaj urbokonstruado. Li estis adepto de urboplanado kaj unu el la unuaj arĥitektoj kiuj faris la ĝeneralan planon de la urbo Akureyri. Li krome estis adepto de diszonigo de urboj; liaopinie dormaj distriktoj kaj distriktoj kun administraj konstruaĵoj estu disdividitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Guðjón Samúelsson. Structurae (1998).