Guĝarata lingvo
Aspekto

| Guĝarata lingvo | |
| natura lingvo • moderna lingvo | |
|---|---|
| guĝarata lingvaro | |
| Parolantoj | 56 400 000 |
| Skribo | guĝarata skribo |
| Lingva statuso | 1 sekura |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-1 | gu |
| ISO 639-3 | guj |
| Glottolog | guja1252 |
| Angla nomo | Gujarati |
| Franca nomo | gujarati |
La guĝarata lingvo estas lingvo deveninta de sanskrito. Ĝi estas la oficiala lingvo de la barata ŝtato Guĝarato, kaj de la apudaj teritorioj Damano kaj Diuo kaj Dadro kaj Nagar-Havelio. Ekzistas ĉirkaŭ 46 milionoj da guĝaratlingvanoj en la mondo. Ĝi estis la unua lingvo de Mohandas Karamchand Gandhi kaj de Vallabhbhai Patel.

