Guŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sojfabo

Guŝo, aŭ legumo, estas unufaka malfermfrukto de la fabacoj, estiĝanta el unuopa fruktofolio kaj havanta du partojn (klapojn), kiuj disiĝas ĉe maturiĝo.

Adapto de guŝoj antaŭ konsumado

Guŝoj ne devus esti konsumitaj nekuiritaj pro du kialoj. Unue ili enhavas tripsinan inhibilon. Ilia ĉefa tasko ekz. je la sojo estas protektado kontraŭ insekto. Tripsino estas unu el digestaj enzimoj kaj nekuiritaj guŝoj povas kaŭzi gravajn digestajn problemojn.[1]

Dua problema substanco enhavitaj en guŝoj estas lektinoj. Ili kaŭzas koaguliĝon de rosaj globetoj - globetparietoj enhavas sukerojn, al kiuj lektinoj facile ligas. Kialo de ĉeesto de lektino en guŝoj ne estas ĝis nun pliklarigata.[2]

Ambaŭ nomitajn toksajn substancojn eblas elimini per trempado kaj bolado. Tempo de trempado estas 12 horoj, poste necesas elverŝi la akvon kaj boli guŝojn en freŝa akvo. Kvanto de toksaj substancoj eblas malaltigi per ĝermado.[3]

Guŝakvo (aŭ akvofabo, el la angla aquafaba) estas la resta akvo post guŝkuirado. Ĝi estas utila por anstataŭi ovon en la vegana kuirarto. Oni povas uzi guŝakvon por kuiri meringojn, ekzemple.

La silikvo estas dufaka malfermfrukto de brasikacoj.

guŝo de Robinio
guŝo de pizo
maturaj guŝo de faboj

Referencoj kaj notoj

  1. MIKEŠ, VLADIMÍR. El: Proč se klepou řízky. Praha: Dokořán Praha, 2008, p. 99
  2. MIKEŠ, VLADIMÍR. El: Proč se klepou řízky. Praha: Dokořán Praha, 2008, p. 100
  3. MIKEŠ, VLADIMÍR. El: Proč se klepou řízky. Praha: Dokořán Praha, 2008, p. 100