Gu Ĉeng
| Gu Ĉeng | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 24-an de septembro 1956 en Pekino | |
| Morto | 8-an de oktobro 1993 (37-jaraĝa) en Aŭklando | |
| Mortis pro | sinmortigo | |
| Mortis per | pendumo | |
| Lingvoj | ĉina vd | |
| Ŝtataneco | Ĉinio | |
| Memorigilo | ||
| Familio | ||
| Edz(in)o | Xie Ye (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | poeto | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gu Ĉeng (ĉine 顾城 / 顧城, pinjine: Gu Cheng; n. la 24-a de septembro 1956, en Pekino – m. la 8-a de oktobro 1993 en Auckland, Nov-Zelando) estis ĉina poeto, eseisto kaj novelisto. [1]
Li estis membro de la Nebulaj Poetoj (朦朧詩 / 朦胧诗, Ménglóng Shī, angle: Misty Poets - " Obskura Poezio, Menglong Poezio, Hermetika Poezio"), ĉina grupo de modernismaj poetoj .
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de la eminenta ĵurnalisto kaj redaktoro de la ĉina armea revuo Gu Gong. Kiam la knabo estis 12-jaraĝa, la familio estis ekzilita al la kamparo dum la Kultura Revolucio, kie ili bredis porkojn kiel parton de ilia "reedukado".
Fine de la 1970-aj jaroj, Gu verkis por la revuo "Today" (今天, Jīntiān ), el kiu originis la literatura movado "Ménglóng" ( ĉine: 朦朧 / 朦朧 – "nebula, transfigurita, konfuza").
En 1985 li fariĝis membro de la Verkista Unio de la Ĉina Popola Respubliko. Ekde 1987 li translokiĝis eksterlande.
Li fariĝis internacie konata per tradukoj kaj vojaĝis al Eŭropo kun sia edzino, la poetino Xie Ye. Ili ekloĝis en Auckland, Nov-Zelando, en 1987 , kie Gu instruis la ĉinan lingvon ĉe la Universitato de Auckland.
En oktobro 1993, dum li estis en Nov-Zelando, li atakis sian edzinon per hakilo, mortigis ŝin, kaj poste pendigis sin. Li mortis survoje al la hospitalo. [2][3] La rakonto pri la morto de la poeto estis vaste kovrita de la ĉinaj amaskomunikiloj. [4]
La vivo de Gu Ĉeng estis dramigita en la filmo de 1998 * La Poeto* ( ĉine :顧城別戀; pinjino : gùchéng bié liàn ), kiu fokusiĝis al lia ripetiĝanta depresio kaj la murdo de lia edzino. [5]
"Generacio"
[redakti | redakti fonton]La du-versa poemo titolita "Unu Generacio" ( "一代人" ) estas eble la plej fama verko de Gu Ĉeng.
Miaj okuloj estas nigraj pro la malluma nokto,
sed per ili mi rigardas la lumon.
Originala teksto (ĉina)
黑夜给了我黑色的眼睛
我却用它寻找光明
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Anna Simona Margarito (August 2012). “Reflections of the West in Gu Cheng's Life and Poems”, Asian and African Studies XVI (2). Alirita 18 November 2014.. Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "Chinese Poet, Wife Die in Murder-Suicide: AUCKLAND, New Zealand (AP) _ Chinese poet Gu Cheng, who left his homeland in 1987, killed his wife before hanging himself from a tree, police said today. His wife, Xie Ye, 35, had been beaten on the head with a tomahawk and was found lying on a path leading to a house. She was taken to a hospital, but died 90 minutes later.", 9 October 1993.
- ↑ The Sydney Morning Herald, WELLINGTON, Sunday - The exiled Chinese poet Gu Cheng, whose name had been put forward as a possible Nobel Prize contender, hanged himself after killing his estranged wife with an axe in New Zealand, police said today. Gu Cheng, 37, killed his wife, Xie Ye, 35, on Friday outside a house on the picturesque Waiheke Island - near Auckland - where she had been staying, Detective -Inspector George Wood said. The poet was found hanged from a tree. (11 October 1993).
- ↑ A voice for China's bottom rung (11 November 2011). Arkivita el la originalo je 2018-07-29. Alirita 2025-07-17 .
- ↑ 顾城别恋 顧城別戀 (1998) (Chinese). Alirita 31 July 2017 .

