Guaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
guaŝo de la germana pentristo Franz von Defregger: portreto de cigana knabo

Guaŝo (de la itala vorto guazzo = flako) laŭ PIV estas

  1. preparaĵo farita el farboj akvigitaj kun gumo kaj mielo, kaj
  2. pentraĵo, en kiu oni uzis tian preparaĵon.

Kontraste al akvarelo la rezultaj koloroj estas fortaj kaj netravideblaj, tial ke ne videblas la strukturo de la fona materialo, kaj la farboj, kiujn oni miksas kun malpli da akvo ol dum pentrado de akvarelo, ĝenerale ne interfluas.

guaŝo de la germana pentristo Christian Gottlob Hammer: panoramo de la urbo Koblenco dum la jaro 1829

Dum la sekigo la koloroj tipe heliĝas kompare al la malseka stato dum la pentrado: tial oni bezonas iom da ekzerco kaj sperto, por atingi ekzakte tiujn finajn kolorojn, kiujn oni alcelas. Guaŝoj ankaŭ post la sekiĝo estas akvosolveblaj. Eblas kovri ilin per maldika tavolo de lako, por protekti ilin. Tamen en la klasika pentrado kutime oni rezignas pri tio, por ne ŝanĝi la specifan, veluran surfacon de la verkaĵo.

Dum la librofarado oni ekde la mezepoko multe uzis guaŝojn, same en la farado de teatraj kulisoj. Artej pentristoj tamen nur ekde la 15-a jarcento uzis tiun teknikon. Rafaelo, Tiziano kaj Albrecht Dürer uzis guaŝojn por provoj kaj skizoj. Signifaj modernaj guaŝaj pentristoj estas ekzemple Henri MatisseMarc Chagall.