Guadalmez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guadalmez (Ciudad Real))
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Guadalmez
G-03.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13490 [+]
Retpaĝaro [www.aytoguadalmez.org]
Politiko
Urbestro Elena Sierra
Demografio
Loĝantaro 866  (2010)
Loĝdenso 12 03 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 44′ N, 4° 58′ U38.727222222222-4.9708333333333Koordinatoj: 38° 44′ N, 4° 58′ U [+]
Alto 362 m [+]
Areo 71,99 km² (7 199 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Gualdámez.png
Guadalmez (Tero)
DEC
Guadalmez
Situo de Guadalmez
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Guadalmez [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Guadalmez estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas gualmiseños. La censita populacio en 2010 estis de 866 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,03 loĝ/km².

Ties populacio, laŭ la censo de 2009, estas komponata de 884 loĝantoj: 448 viroj kaj 436 virinoj, kaj malpliiĝas, pro elmigrado al urboj kio okazas ankoraŭ en la unuaj jaroj de la 21a jarcento. El 1.580 loĝantoj censataj en 1930, oni alvenis al 2.432 en 1960, sed poste oni descendis el tiam al la 1.049 censataj en 2001.

Situo[redakti | redakti fonton]

Guadalmez estas situa en la sudokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Almadeno aŭ natura komarko de Valo de Alkudjo en la sudokcidenta parto de la provinco de Ciudad Real, limekun la provinco de Badajoz okcidente kaj kun la provinco de Kordovo sude, je altitudo de 362 m, sed ĉirkaŭata de montaroj kiuj apenaŭ atingas 800 m, escepte ĉe la montopinto Torozo, kiu alproksimiĝas al 1.000. La areo de ties teritorio estas de 71.99 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º44´ N, 4º57´ Ok.

Guadalmez estas municipo situa ĉe la deklivaro de Sierra Morena, en la kunfluo de tri grandaj valoj de historia tradicio brutobreda: Alcudia (en la provinco de Ciudad Real), La Serena (provinco de Badajoz) kaj Los Pedroches (provinco de Kordovo), kaj ties teritorion trapasas la rivero Guadalmez en direkto SOr-NOk, al ties kunfluo kun la rivero Zújar, kie formiĝas la fino de la enorma diglago de La Serena.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Iom la sektoroj de servoj kaj konstruado.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La klimato kaj grundo estas kaŭzo de vegetaĵaro specife mediteranea, kun naturaj olivujoj, naturaj pirujoj, kratago, lentisko, timiano, lavendo, cistoj kaj junipero, en la suna parto de montoj, kaj kun filikoj, arbutoj, kvarkarbaroj kaj aliaj kverkoj kaj arbustoj en la umbraj partoj de la montoj. La hegemonia arbo estas la anzino kaj ties la hegemonia arbaro, kiu estas malferma kaj etendiĝas al la tuta valo. En la randoj de la rivero kaj de la rojoj kreskas fraksenojn, poploj, salikoj, nerioj, rubusoj, junkoj, blankaj nimfeoj kaj aliaj similaj akvoplantoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Guadalmez inter 1991 kaj 2004
1991 1996 2001 2004
960 1.093 1.050 971

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj setlantoj estis de la Bronzepoko, ĉirkaŭ 1000 jaroj a.K., ĉar de tiam estas surrokaj pentraĵoj kaj kelkaj funebraj esteleoj, troviĝintaj ĉe la rivero, similaj al tiuj de Ekstremaduro kaj klara influo tarteza, de fino de la -9a jarcento aŭ komenco de la -8a jarcento. Pro la mineja riĉo de la komarko, la valo estis sub la influo de Tartezo, sed ankaŭ de romianoj kaj visigotoj. Sed nur en islama epoko oni konstatos denove homan eston en el valo. Al tiu etapo korespondas la kuŝejo de "La Calera", ĉe la monteto Abulagar, kie oni trovis ujon kun epigrafia dekorado kiu ripetis la vorton Al Malik (la reĝo), de klara aparteno al reĝa industrio de la periodo de Medina Azahara, tio estas, de la 10a jarcento.

Je la komenco de la kristana konkero de la komarko, la rivero Guadalmez konvertiĝas en limo inter la teritorioj kristana kaj islama, kaj estas la epoko kiam oni konstruis la kastelon de Aznaharón, ĉe la pasejo de Toledo al Kordovo kaj la kastelojn de Vioque, Chillón, Madroñiz, Santa Eufemia, Mochuelos, ktp.

Konkerita definitive la zono fare de Ferdinando la 3-a ĉirkaŭ 1227, kaj post la konkero de la urbo de Kordovo, tiuj teroj formos parton de la kordova muncipo, kaj poste estos variaj posedantoj ĝis kiam en 1370 ili estos aĉetitaj de Diego Fernández de Córdoba al Don Sancho, frato de la reĝo Henriko la 3-a. En 1375 ĝi apartenis al la familio de Fernández de Córdoba kaj post tio, la populacio kiu estis enkasteligita en Aznaharón, malsupreniros al la valo kaj organizos setlejeton nome Las Casas de Domingo Estevan, kiu poste renomiĝos Aldea de Guadarmes, kaj tiele aperis en dokumento de septembro de 1452, unuigita al la vilaĝo de Chillón.

En 1516, la posedanto Diego Fernández de Córdoba y Arellano luos al la loĝantoj la rajtojn super ĉio kontraŭ ĉiujara luprezo de 30.000 maravedoj.

La vilaĝano Juan García de la Hinojosa en 1513 akompanis al Vasco Núñez de Balboa en la malkovro de la Pacifiko.

Post la morto senfila de la lasta Markizo de Comares, Guadalmez pasos al manoj de la Dukoj de Medinaceli, kiuj en 1799 vendos sian senjorlandon de Chillón al la Regno. Dum la 19a jarcento la domaro kiu ĝis tiam apartenis al la regno de Kordovo formos parton de la nova provinco de Ciudad Real.

Finfine post malsukceso de kelkaj separatismaj iniciatoj el 1869, la domaro akiros sendependon el la vilaĝo de Chillón en 1927, kaj de tiam konstituiĝis en municipo sendependa ene de la provinco de Ciudad Real.

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]