Guadalupe (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guadalupe (Cáceres))
Guadalupe
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Villuercas
Poŝtkodo 10140
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Francisco Rodríguez Muñiz (PP-EU)
Demografio
Loĝantaro 2 021  (2014)
Loĝdenso 29,64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 27′ N, 5° 19′ U (mapo)39.452301-5.316667Koordinatoj: 39° 27′ N, 5° 19′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 68,19 km² (6 819 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Guadalupe (Ekstremaduro)
Guadalupe (Ekstremaduro)
DEC
Guadalupe
Guadalupe
Situo de Guadalupe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guadalupe (Cáceres) [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Guadalupe estas vilaĝa loĝloko de la Provinco Cáceres, Ekstremaduro en Hispanio. Ĝi situas en la regioneto de Las Villuercas kaj juĝa teritorio de Logrosán, kaj komence de la jaro 2013 havis 2004 loĝantojn. La plej proksimaj urboj laŭ ŝoseo estas Cañamero, Alía, Castilblanco, Logrosán kaj Navalvillar de Ibor.

La loko gravas pro fama monaĥejo dediĉata al skulptaĵo bildiganta la virgulinon Sankta Maria. Pro tio la vorto taŭgas kaj por la vilaĝo kaj por la monaĥejo kaj por tiu virgulino. Tiu virgulino kaj monaĥejo estas la plej gravaj en la regiono Ekstremaduro de kie elmigris multaj anoj al Hispanameriko kaj pro tio en multaj el tiuj landoj ekzistas loĝlokoj kaj sanktejoj de la sama nomo, ĉefe en Meksiko.

Laŭ la tradicio paŝtisto trovis figuron de la virgulino María ĉe la rivero Guadalupe fine de la 13a jarcento aŭ komence de la 14a, kiam li serĉis perditan bovinon, ĉiam laŭ la tradicio. Ĉe la loko de la trovoj (bovino kaj virgulino) oni konstruis ermitejon ĉirkaŭ kiu aperis la setlejo kun la nomo de Puebla de Santa María de Guadalupe. Ekde la konstruo de la unua sanktejo Guadalupe iĝis la plej grava pilgrimejo de la Iberia Duoninsulo post Santiago de Compostela, kio estas ankoraŭ en la aktualo pro la pilgrimado kiu alvenas ĉefe el Ekstremaduro, ĉar dum Santiago estas la patrono de Hispanio, la Virgulino de Guadalupe estas la patronino de ĉiuj teroj de hispana lingvo kaj konsiderita reĝino de ĉiuj Hispanioj laŭ la katolika tradicio. La nuna Monaĥejo de Guadalupe estas konsiderata kiel unu de la plej grandaj simboloj de Ekstremaduro kaj la Virgulino de Guadalupe estas la patronino ankaŭ de Ekstremaduro. La municipo estas vizitinda ne nur pro la monaĥejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo troviĝas sur montara tereno. Ĝi situantas je 135 km el Cáceres, provinca ĉefurbo, el 242 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, el 30 km el Logrosán, plej proksima urbeto en la provinco Cáceres, kaj je 40 km el Castilblanco, plej proksima urbeto en la provinco Badajoz. Ĝi estas en tre aparta montara areo tute oriente de la regiono, en montareto nome Villuercas apartenanta al plej etenda montosistemo nome Montoj de Toledo. Fakte kaj kurioze, la plej grava katolika loko en la regiono Ekstremaduro por la katolika eklezio apartenas ne al Ekstremaduro sed al la arkidiocezo de Toledo.

Loko[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio havas la jenajn limojn:

Nordokcidente: Navezuelas Norde: Alía Nordoriente: Alía
Okcidente: Cañamero Oriente: Alía
Sudokcidente: Cañamero Sude: Alía kaj Cañamero Sudoriente: Alía

Klimato[redakti | redakti fonton]

2010-2012 JAN FEB MAR APR MAJ JUN JUL AŬG SEP OKT NOV DEC JARE
T. AVERAĜE 2010 (Cº) - - - - - - - - - - - - -
T. AVERAĜA 2011 (Cº) 6,07 7,96 9,22 15,55 18,05 22,17 24,41 24,62 - - - - 16,01*
T. AVERAĜA 2012 (Cº) - - - - - -23 - - - - - - -
PREC. 2010 (MM) - - - - - - - - - - - - -
PREC. 2011 (MM) - - - - - - - - - - - - -
PREC. 2012 (MM) - - - - - - - - - - - - -
PLUVAJ TAGOJ (+2MM) - - - - - - - - - - - - -
SUNAJ HOROJ (H) - - - - - - - - - - - -

(*)Provizore

Guadalupe havas mediteranean klimaton de tipo Csa[1] laŭ la klimata klasigo de Köppen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Klostro de Guadalupe

La legendo parolas pri trovo de virgulina skulptaĵo fine de la 13-a jarcento aŭ komence de la 14-a jarcento farita de paŝtisto nome Gil Cordero, kiu estis serĉinta perditan bovinon. Oni supozas, ke tiu skulptaĵo estis iam en Romo kaj en Sevilo, ĝis kiam en 714, dum la islama invado, la skulptaĵo estis kaŝita ĉe la rivero Guadalupe, kiu ŝajne signifas "kaŝita rivero", kie restis ĝis ties malkaŝo. Laŭ legendo, la skulptaĵo estis farita de Sankta Luko kiu alportis ĝin al Konstantinopolo, de kie la papo Gregorio la 1-a mem estus alportinta ĝin al Romo kaj poste sendinta ĝin al Sevilo. Dum tiu marveturo la figuro estus savinta la ŝipon el ŝtormo kaj tiele alvenis jam al Sevilo kun famo de miraklofara. Je la alveno de la islamanoj komence de la 8a jarcento, la pastroj estus fuĝinta norden kaj kaŝinta la bildon ĉe la montara aparta rivero.

Tie oni konstruis ermiton, ĉirkaŭ kiu setlis la unuaj loĝantoj de Guadalupe. La unuaj historiaj novaĵoj estas terdonacoj al tiuj praloĝantoj faritaj de la reĝo Alfonso la 11-a en 1340, kiam Guadalupe dependis de la urbo Talavera de la Reina. En 1347 oni mencias la pranomon de la vilaĝo kiel Puebla de Santa María de Guadalupe. En 1349, la reĝo donas al la abato la titolon de Moŝto de la vilaĝo kio ekzistis ĝis 1820, kiam stariĝis la unua municipo. En 1833 ĝi iĝis parto de la provinco Cáceres.

En 1820, je la falo de la Antikva Reĝimo la setlejo konstituiĝis en municipo laŭkonstitucia, tiam konata kiel Puebla de Guadalupe en la regiono Ekstremaduro kiu ekde 1834 iĝis integrita en la Jurisdikcia Teritorio de Logrosán[2] kaj en la censo de 1842 enhavis 700 hejmojn kaj 3835 loĝantojn.[3]

En 1389 la monaĥejo estas sub la zorgo de monaĥoj hieronimanoj, ĝis 1835. Poste oni abandonis ĝin, kaj ĝi ruiniĝis, ĝis kiam en 1908 la franciskanoj ricevis la monaĥejon. Dum la Hispana enlanda milito la monaĥejo estis batalejo. Kaj la montara ĉirkaŭaĵo estis kutima rifuĝejo aŭ almenaŭ trapasejo de kontraŭfrankismaj gerilanoj fine de la 1940-aj jaroj.

En tiu vilaĝo filmiĝis en 1956 la El pequeño ruiseñor (La najtingaleto), nome la unua filmo de Joselito, fama tiama tre populara infankantisto.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Guadalupe havigis la jenajn informojn pri loĝantaro ekde 1900:[4][5]

Kiel videblas, la loĝantaro malaltiĝis ekde la 1960-aj jaroj, kiel en la tuta regiono pro elmigrado al Madrido kaj al aliaj industriaj regionoj en la nordo de Hispanio (Katalunio, Eŭskio) aŭ eksterlanden al Francio, Germanio, Svisio ktp. Tamen en la resto de la regiono la elmigrado iom ĉesis ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj, sed ne en tiu ĉi loko, tro aparta de la ĉefaj komunikvojoj kaj produktivaj agrikulturaj areoj, eĉ kiam fine de la 20a jarcento aŭ komenco de la 21a la helpo de regionaj instancoj en formo de subvencioj, novaj loĝejoj, konstruo de novaj ŝoseoj ktp., klopodis bremsi la elfluon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fasado de la Gastejo.
Mudeĥaraj fenestroj de la Gastejo.

Ĉefe turismo estas la plej grava resurso ĉar la loko allogas pro diferencaj kialoj, ĉefe religiaj, sed ankaŭ historiaj, kaj kiel monumento kaj kiel natura regioneto kerne de Las Villuercas. Tamen terkulturado estas la ĉefa ekonomia resurso de la tuta regiono rilate cerealoj, vitoj, olivoj kaj fruktoĝardenoj. Ankaŭ brutobredado gravas rilate ŝafoj, kaproj kaj porko.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Eduksistemo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo havas mezlernejon, nome IESO Las Villuercas. Ĝi havas ankaŭ bazlernejon, nome CEIP Reyes Católicos.[6]

Sansistemo[redakti | redakti fonton]

Guadalupe estas ĉefurbo de sanareo ene de la sanzono de Cáceres. Pro tio, la municipo havas sancentron ĉe la strato Viña Mayor. En la sanareo de Guadalupe estas inkluditaj la najbaraj lokoj Alía kaj La Calera.[7] Pri privataj sancentroj, en 2013 estis en la municipo klinik-konsultejoj de podologio, de fizioterapio kaj po du de dentokuracado.[8] La municipo disponas el unusola apoteko, kiu kunordigas deĵorvicojn kun tiuj de Alía, Cañamero kaj Logrosán.[9]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Fray Gonzalo de Illescas 1639 (235 x 290 cm.), Sakristio de la monaĥejo de Guadalupe

La grava Reĝa Monaĥejo de Nia Sinjorino de Guadalupe kiu estis de hieronimanoj (14-a jarcento), kun murego de fortikaĵo kaj markita stilo mudeĥaro, konstruita kun aldonaĵoj de gotiko, renesanco kaj baroko. La UNESCO inskribis la Monaĥejon de Guadalupe en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO en 1993.

La vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La Puebla, aŭ vilaĝo mem, enhavas historiajn lernejon, malsanulejon, preĝejojn, portikarojn kaj arkojn, tipan arkitekturon, fontanojn ktp. Inter ties monumentoj elstaras la jenaj:

Mudeĥara Klostro Guadalupe
  • Lernejo Colegio de InfantesColegio de Gramática, antikva edukejo de humanaj sciencoj kaj religia kanto, kie oni instruis la trivium. Verko de Antón Egas (16a jarcento), estas bela montro de la mudeĥara arto pro la klostro, tegmentoj kaj pordegoj. Ĝi estis konvertita en Turisma Restadejo Zurbarán en 1966.
  • Hospitalaro estis reto de antikvaj gastejoj kaj hospitaloj (14a-16a jarcentoj) por zorgado de pilgrimintoj kaj malsanuloj; oni konservas la Flegejo de Monaĥoj (parto de la gastejo de la monaĥejo), kaj tiuj de Sankta Johano la Baptisto (aŭ de viroj, nune dependaĵo de la Turisma Restadejo Parador de Turismo), la Nova (aŭ de virinoj), de la Pasio kaj de Sankta Sebastiano. En la Hospitalo de Sankta Johano oni faris la unuan fojon en Hispanio, laŭ papa rajtigo de la papo Eŭgenio la 4-a en 1442, kirurgion kaj disekcion fare kaj de monaĥoj kaj de nereligiaj kuracistoj.
  • Preĝejo de la Sankta Triunuo aŭ Nova Preĝejo, verko baroka de Manuel de Lara Churriguera, kun baroka pordego, estas templo de tri navoj kun transepto kaj kupolo dediĉita al la Triunuo. Li estis konstruita en la jaroj 1730-1735 pagita de la Duko de Veragua, descendinto de Kristoforo Kolumbo.
  • Mezepokaj arkoj de la antikvaj muregoj; oni konservas kvin (tri - Sankta Pedro, Sevilo kaj Dika Ŝpruco (Chorro Gordo) - de la interna murego, kaj du - Eras kaj Tinte - de la ekstera murego).
  • Antikva judejo kun domoj de la 14a al la 16a jarcentoj. La domoj ĉirkaŭ la placeto Plazuela de los Tres Chorros kaj la okcidentaj stratoj kiuj prezentatas grupigitaj, kun tipaj portikaroj el ligno kaj balkonoj kun florpotoj, kiuj memorigas pri la antikvaj kutimoj de la montaro. Menciindas la Arta Kripo de Norberto, kun pli ol 400 pecoj de bakita koto, fare de la familio Barba González, kaj de senpaga vizito la tutan jaron.

Ĉirkaŭaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Magdalena en la Farmo Mirabel.

En ĉirkaŭaĵoj estas arkitekturaj farmoj, akvokondukejoj kaj ermitoj. Kelkaj rimarkindaj vidindaĵoj estas la jenaj:

  • La Farmo Mirabel, rekonstruita ĉirkaŭ 1486 por ripozo de la Katolikaj Gereĝoj, kun pordego de la 17a jarcento. Havaĵo de Kultura Intereso.
  • La Farmo Valdefuentes, palaco de la unua triono de la 14a jarcento, rekonstruita por Filipo la 2-a el 1551 al 1554. Havaĵo de Kultura Intereso.
  • Arca del Agua (akvejo), monumento de la 14a jarcento kun koridoroj elfositaj en la monto. Havaĵo de Kultura Intereso.
  • Ermito Humilladero [umijaDEro] (surgenuiĝejo), mudeĥara, de la 15a jarcento. Havaĵo de Kultura Intereso.
  • Muelejoj, de la 14a al la 16a jarcentoj, antikvaj dependejoj de la monaĥejo de Guadalupe. Elstaras la muelejo de la akvejo, kun protekto de Havaĵo de Kultura Intereso.
  • Pozo de la Nieve (neĝoputo), antikva konstruaĵo de la 16a jarcento sur la monto, por liveri al la hospitaloj de Guadalupe.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Portikaro de Guadalupe malantaŭ la monaĥejo.

Kulturaj entoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj

La ĉefaj muzeoj de la vilaĝo estas posedaĵoj de la Monaĥejo de Guadalupe kaj kune ili kunformas la nomitajn Muzeoj de la Reĝa Monaĥejo de Sankta Maria de Guadalupe.[10] Inter ili elstaras al Muzeo de Brodaĵoj, kun liturgiaj vestaĵoj de la 16a al 19a jarcento; la Muzeo de Miniaturitaj Libroj, kie oni montras librojn faritajn en la monaĥejo mem inter la 14a al 19a jarcento; kaj la Muzeo de Skulptaĵoj kaj Pentraĵoj, kiu enhavas verkojn de Goya, el Greco, Zurbarán, Hanequin de Bruselo kaj Egas Cueman, inter aliaj.[10]

Kulturaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Placo de Guadalupe kun turistoj kaj pilgrimantoj, 3an de Oktobro 2015. Montara pejzaĝo fone.
Etno-kulturaj eventoj

Ekde la jaro 1929 oni celebras ĉiujare en Guadalupe la Jornadas de Solidaridad entre los Pueblos Hispanos (renkonto de solidareco inter hispanlingvaj popoloj), neoficiale konataj kiel Jornadas de la Hispanidad (renkonto pri hispaneco), organizitaj de la Reĝa Asocio de Kavaliroj de Sankta Maria de Guadalupe. Oni celebras ilin ĉirkaŭ la 12-a de Oktobro, Tago de la Hispaneco. Parto de la programo okazas en Guadalupe kaj parto en iu alia ekstremadura urbo ĉiujare elektita. Ĉiu kunvoko temas pri difinita afero rilata kun la ligoj inter Hispanio kaj Latinameriko kaj la sociaj defioj al kiuj ambaŭ etosoj frontas en la aktualo. Oni okazigas kunsidojn, prelegojn, ekspoziciojn de pentrarto kaj skulptarto, kuirartajn montrojn, foirojn de manfarado kaj muzikajn festivalojn.[11] Ankaŭ oni organizas la disdonadon de la Premioj Guadalupe-Hispanidad, kiu omaĝas personojn kiuj elstaris en arto kaj en naturaj kaj sociaj sciencoj kiuj estis kontribuintaj al ekonomia kaj socia disvolvigo kaj al la reciproka interkoniĝo de la hispanlingvaj popoloj kaj al la projekciado de la hispana, ekstremadura kaj hispanamerika kulturoj.[12] Tiuj renkontoj estis deklaritaj Festo de Turisma Intereso de Ekstremaduro.

Kultura nemateria heredo[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

Guadalupe la 12an de Oktobro de 2003.
  • Kamparfesto de San Blas, celebrata ĉiun 3an de februaro en la ermito de San Blas kun procesio kiu promenigas figuron de la Sanktulo.
  • Festo de la Kruco, celebrata ĉiun 3an de majo kun la venerado de la figuroj de la Kristo de Mirabel kaj de Magdalena.
  • Procesio de la Kristokorpa Festo.
  • Sankta Semajno.
  • Taŭrludado tradicie la lastan semajnon de aŭgusto, en 2011 en la lasta semajno de julio.
  • Patrona Festo honore de Sankta Maria de Guadalupe, celebrata la 8an de Septembro. Ene de la patronaj festoj oni organizas diversajn religiajn ceremoniojn inter kiuj elstaras: la Florofero la 6an de Septembro matene, organizita de la Asocio de Damoj de Sankta Mariía de Guadalupe, la Solena Suprenigo el la Ĉambreto de la figuro de la virgulino la 6an de Septembro vespere, la meso de pilgrimoj la matenon de la 7a de septembro, ĉar la 8an de Septembro, oni celebras la Tagon de Ekstremaduro, Tiutage elstaras la meso prezidita de la arkiepiskopo de Toledo kun ĉeesto de la ekstremaduraj episkopoj kaj la Procesio de la Virgulino tra la Mudeĥara Klostro kaj tra la Baziliko. Kadre de la kultura kaj festa programo, dum la tagoj 6a, 7a, 8a kaj 9a de Septembro okazas la foiro de Guadalupe, el kiu elstaras la piroktenikaĵoj la nokton de la 7a de Septembro antaŭ la fasado de la Monaĥejo kaj la koncerto de la Muzika Bando Municipa de Guadalupe vespere de la 8a de Septembro.

Tradicioj[redakti | redakti fonton]

Vojaro de Guadalupe

Guadalupe estas grava centro de pilgrimado devena el diversaj partoj de Hispanio. Ekde la ekkonstruo de la Monaĥejo de Guadalupe en 1337 laŭ ordono de Alfonso la 11-a oni kreis reton de vojoj kiuj ligigis la ĉefajn loĝantarojn de la centro de la duoninsulo (Plasencia, Cáceres, Mérida, Ciudad Real, Toledo, Madrid) kun Guadalupe.

La dekdu historiaj vojoj de Guadalupe

En la aktualo oni konas kaj ono konservas la itineron de dekdu el tiuj historiaj vojoj, kiuj funkcias kiel fina ero de pli longaj vojoj kiuj komunikas ĉiujn pintojn de la duoninsulo kun la vilaĝo de Guadalupe.[13] La dekdu historiaj vojoj estas la jenaj:

  • Reĝa Vojo (el Madrido)
  • Vojo de la Montoj de Toledo (el Toledo)
  • Vojo de la Jara
  • Vojo de Cabañeros
  • Vojo de Guadalupe el Oriento (el Ciudad Real)
  • Vojo de la Ministoj
  • Vojo Mozaraba
  • Vojo Romia (el Mérida)
  • Vojo Visigota
  • Vojo de la Malkovrintoj (el Cáceres)
  • Vojo de Monfragüe (el Plasencia)
  • Vojo de la Hieronimanoj

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Renesanca pordego de la domo de Gregorio López en Guadalupe.

Laŭlonge de la historio estis serio de famaj personoj naskitaj aŭ ligitaj iel al Guadalupe kiuj elstaris en sia profesiaj etosoj. La jena listo estas nur ekzemplocela, ĉar sendube estas aliaj personaj nemenciataj menciindaj.

  • Gregorio López de Tovar. Juristo kaj humanisto, prezidento de la Konsilio de Hindioj.
  • Ángel Marina. Poeto.
  • Gil Cordero. Paŝtisto kiu en la 13a aŭ 14a jarcentoj malkovris laŭlegende la figuron de la Virgulino de Guadalupe.
  • Juan Luis Barrera González (Fray Juan de Guadalupe). Kuiristo kaj gastisto.
  • Jerónimo Lebrón de Quiñones, Guberniestro de Santa Marta (Kolombio)
  • Diego Caballero. Perloserĉanto.
  • Ángel Rubio Castro. Aktuala episkopo de Segovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. aemet.es, Atlas climático ibérico.
  2. Cervantes Virtual [1]
  3. Municipio Código INE -10.087 [2]
  4. http://www.ine.es/jaxiBD/tabla.do?per=12&type=db&divi=DPOH&idtab=12 Arkivigite je 2011-09-21 per la retarkivo Wayback Machine Poblaciones de hecho desde 1900 hasta 1991. Cifras oficiales de los Censos respectivos. (INE) Alirita la 21an de junio de 2011.
  5. http://www.ine.es/jaxiBD/tabla.do?per=12&type=db&divi=DPOP&idtab=12 Arkivigite je 2011-10-09 per la retarkivo Wayback Machine Series de población desde 1996. Cifras oficiales de la Revisión anual del Padrón municipal a 1 de enero de cada año. (INE) Alirita la 21an de junio de 2011.
  6. Relación de IES e IESO de Extremadura Arkivigite je 2010-09-28 per la retarkivo Wayback Machine fp.educarex.eshttp://portalcentros.educarex.es/index.php?searchword=Reyes+Catolicos&option=com_search&Itemid= Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Centro de salud de Guadalupe Área de salud de Cáceres
  8. http://www.saludextremadura.com/documents/19231/562422/RECESS_2013.pdf Registro de Centros Establecimientos y Servicios Sanitarios de Extremadura. Orden de 3a de Februaro de 2009 (ĝisdatigita en 2013) Salud Extremadura Alirita la 22an de marto de 2015.
  9. http://cofcaceres.portalfarma.com/guardias.html Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Farmacias de guardia en la provincia de Cáceres, Colegio Oficial de Farmacéuticos de Cáceres, alirita la 22an de marto de 2015.
  10. 10,0 10,1 http://www.xn--espaaescultura-tnb.es/es/museos/caceres/museos_del_real_monasterio_de_nuestra_senora_de_guadalupe.html Arkivigite je 2021-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Museos del Real Monasterio de Santa María de Guadalupe, alirita la 1an de novembro de 2014, España es cultura.
  11. http://www.elperiodicoextremadura.com/noticias/caceres/jornadas-acercamiento-pueblos-hispanos-guadalupe_830516.html Jornadas de acercamiento entre pueblos hispanos en Guadalupe, alirita la 1an de novembro de 2014, El Periódico Extremadura, 3a de Oktobro de 2014.
  12. http://www.hoy.es/extremadura/201410/13/premios-guadalupe-hispanidad-20141013001045-v.html Premios Guadalupe-Hispanidad, alirita la 1an de Novembro de 2014, Hoy Extremadura, 13a de Oktobro de 2014.
  13. http://caminosaguadalupe.com/caminos-a-guadalupe/ Arkivigite je 2015-08-12 per la retarkivo Wayback Machine Caminos a Guadalupe, alirita la 12an de Aŭgusto de 2014 CaminosaGuadalupe.com.