Kajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guando)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kajano

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideoj Faboideae
Genro: Kajano Cajanus
Specio: C. cajan
Cajanus cajan
(L.) MILLSP.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

KajanoGuando[1] (Cajanus cajan) estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) de la familio de Fabacoj (Fabaceae). Tiu utila planto estas kultivata en vastaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo

Kresko kaj folio[redakti | redakti fonton]

Kajano estas vertikale kreskanta arbustoduonarbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 3m, kelkfoje ĝis 4m. La branĉoŝelo estas okulfrape ripa kaj kovrata kun orecaj, veluraj triĥomoj.

La folioj estas triope pinataj. La folieroj estas 2,5 ĝis 10 cm longaj, 1,4 ĝis 5 cm larĝaj, eliptaj ĝis lancetaj, je la pinta ekstremo kojnformaj; la supra surfaco havas verdan koloron. La malsupra surfaco estas paleca kaj arĝente grize verda. La hararo de la supra surfaco konsistas el fajnaj, mallongaj veluraj haroj, la malsupra surfaco havas pli longajn blankecajn harojn. La folitigo longas 1 ĝis 5,5 cm.

Floraro kaj floro[redakti | redakti fonton]

Kajana floro en Sydney 2019

La panikla floraro en la ŝosa ekstremaĵo konsistas el multege da grapolaj floraroj. La florartigoj longas inter 2 ĝis 7 cm. La frue defalantaj stipuloj estas ovformaj kaj longas 8mm kaj larĝas 5mm. La unuopaj pedunkloj longas 1 bis 1,7 cm . Ĉiuj partoj de la floraro estas flavbrune haraj.

Semoj de kajano

La duseksa floro estas unusimetria kaj kvinnombra kun duobla involukro. La kaliko konsistas el 5mm longa kalika tubo kun 4 ĝis 7mm longaj kalikaj dentoj. La kaliko havas flavbrunaj kaj glandaj haroj. La korolo havas tipan formon de papiliformaj floroj. La baza koloro de la petaloj estas flava kun ruĝbrunaj ĝis malhelruĝaj strioj, la ekstera flanko havas similkoloran nuancon. La korolo estas kun diametro de 1,2 ĝis 1,7 cm preskaŭ ronda. La flugiloj estas flavaj kaj la naveto flave verda.

Frukto kaj semo[redakti | redakti fonton]

La guŝoj estas fojnkoloraj kun violeta- nigra nuanco, haraj kaj grandaj. La semoj estas flave brunaj, kremkoloraj, brunaj aŭ ruĝecaj kun kaŝtanbruna hilumo. Ĝi longas 6 ĝis 6,5mm kaj larĝas 4,5 ĝis 5,5mm.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Nuntempe kajano estas vaste kultivata en ĉiuj tropikaj kaj duontropikaj regionoj de kaj la Malnova kaj la Nova mondoj.

Monda produktado de kajano estas taksita je 4,49 milionoj da tunoj.[2] Ĉirkaŭ 63% de ĉi tiu produktado devenas el Barato.[3] Afriko estas la duaranga centro de diverseco kaj nuntempe ĝi kontribuas ĉirkaŭ 21% de la tutmonda produktado kun 1,05 milionoj da tunoj. Malavio, Tanzanio, Kenjo, Mozambiko kaj Ugando estas la ĉefaj produktantoj en Afriko.

La totala nombro de hektaroj destinita al kajano estas taksita je 5,4 milionoj[2], Barato okupas 70% de la areo totala de kajano aŭ preskaŭ 4 milionoj da hektaroj.

Kajano estas grava guŝa kultivaĵo de pluvoplena agrikulturo en la duaridaj tropikoj. La Barata subkontinento, orienta Afriko kaj Mezameriko, laŭ tiu ordo, estas la tri ĉefaj regionoj en la mondo. Kajano estas kultivata en pli ol 25 tropikaj kaj subtropikaj landoj, ĉu kiel sola kultivaĵo aŭ miksitaj kun cerealoj, kiel sorgo (Sorghum bicolor), perla milio (Pennisetum glaucum), aŭ maizo (Zea mays), aŭ kun aliaj legumenoj, kiel ekzemple arakidoj (Arachis hypogaea). Ĝi estas kapabla je simbiozo kun rizobioj. La bakterioj asociitaj kun la kajano riĉigas grundojn per simbioza nitrogena fiksado.

Kajano povas esti plurjara, en kiu la rikolto povas daŭri tri al kvin jarojn (kvankam la semorendimento falas konsiderinde post la unuaj du jaroj), aŭ ĉiujara pli taŭga por produktado de semoj.

Ĝi estas kultivata sur marĝena tero fare de malriĉaj kamparanoj, kiuj ofte kultivas tradiciajn mez- kaj longdaŭrajn (5-11 monatojn) landajn variojn. Lastatempe estis evoluigitaj mallongdaŭraj kajanoj (3-4 monatoj) taŭgaj por multoblaj kultivadoj. Tradicie la uzo de tiaj agadoj kiel sterkaĵoj, sarkado, irigaciado kaj insekticidaj ŝprucadoj estas minimuma, do nunaj rendimentaj niveloj estas malaltaj (mezume = 700 kg / ha). Nun oni donas pli grandan atenton al mastrumado de la rikolto, ĉar ĝi tre postulas je rekompencaj prezoj.

Kajano estas tre rezistemaj al arideco kaj povas esti kultivata en areoj kun malpli ol 650mm da jara pluvado. Kun la maiza rikolto malsukcesanta tri el kvin jaroj en sekaj regionoj de Kenjo, konsorcio gvidita de la Internacia Instituto pri Esplorado de Kultivaĵoj por la Duonaridaj Tropikoj (ICRISAT) celis enkonduki la kajanon kiel nutran alternativon, rezistema al sekeco.

Rikolto[redakti | redakti fonton]

John Spence, botanikisto kaj politikisto de Trinidado kaj Tobago, disvolvis plurajn specojn de nanaj kajanplantoj, kiujn oni povas rikolti per maŝino, anstataŭ per mano.[4]

Cajanus cajan

Popolaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La planto havas tre diversajn nomojn. Ekzemple:

  • tubarika (तुबरिका) en la sanskrita
  • thuvaram paruppu (துவரம் பருப்பு) en la tamila
  • thuvara parippu (തുവരപ്പരിപ്പ്) en la malajalama [5]
  • togari bele (ತೊಗರಿ ಬೇಳೆ) en la kanara
  • tuver' (તુવેર) en la gujarata
  • toor Dal (तूर डाळ) en la marata
  • toor dal (तूर दाल) aŭ arhar dal (अरहर दाल), en la hindia
  • orhor dal (অড়হর ডাল) en la bengala
  • rohor dail (ৰহৰ দাইল) en la asama
  • harada dali en la odia
  • kandi bedalu (కందిపప్పు) en la telugua
  • behliang en la miza
  • no-eye pea
  • red gram
  • tropical green pea
  • gungo pea en Jamaiko
  • gandule bean
  • gandul / guandu en Latinameriko
  • chícharo en Latinameriko
  • arveja en Ekvadoro
  • mgbụmgbụ
  • gungo pea / gunga pea / Congo pea en Afriko
  • mzimbili mussa en Tanzanio
  • nandolo kaj kardis en Malavio
  • fio-fio
  • mbaazi
  • rahar daal (रहर दाल) en la nepala
  • kadyos En Filipinoj
  • "Mbaazi" en Kenjo

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Kajano estas kultivata en multaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj kaj estas trovebla en alteco inter ĉe maro kaj 1450m super marnivelo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Costa, A.K.A. Dicionário completo Esperanto - Português 2eld. Rio de Janeiro. FEB, 2001.
  2. 2,0 2,1 FAOSTAT. Alirita 2018-02-28.
  3. S R, Devegowda; OP, Singh; Kumari, Kalpana (2018). "Growth performance of pulses in India" (PDF). The Pharma Innovation Journal. 7 (11): 394–399.
  4. "John Spence (1929) Plant Pathologist". National Institute of Higher Education, Research, Science and Technology. Archived from the original on 2015-02-25. Retrieved 2015-02-24.
  5. ml:തുവര

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]