Guantanamera
| Guantanamera | ||
|---|---|---|
| Tipo | kanto (origine en la hispana lingvo, el | |
| Publikigo | 1966 | |
| Ĝenro | folklora muziko | |
| Tekstisto | José Martí | |
| Komponisto | Joseíto Fernández | |
Guantanamera - hispane, signifo "la knabino el Guantanamo" - estas populara folklora kanto el Kubo. Origina tekstoverkisto en la hispana lingvo estas José Martí, kaj la muzika komponisto estas Joseíto Fernández - la usonano Pete Seeger estis unu el poste multaj kantistoj, kiuj prezentis la kanton en siaspeca versio kaj daŭre pli kaj pli konatigis ĝin.
Kiel multaj folkloraj kanzonoj ankaŭ tiu ĉi havas tradukitajn versiojn en multaj regionaj lingvoj kaj ankaŭ en Esperanto: Origina esperantigo "Guantanamera", kiu lasis la refrenon de nur du vortoj en la origina hispana versio ("guajira guantanamera", [guaĥIra guANtanamera]), estas de la germana esperantisto Ludwig Schödl el GDR, pli posta versio "Gvantanamino", kiu iom pli poluris la poezion de la traduka versio, estas de la hispana esperantisto Liven Dek, pseŭdonimo de Miguel Gutiérez Adúriz, kaj tria populara muzika interpreto estas de la kuba esperantisto Julián Hernández.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- la origina kanto en esperanta versio, kun gitaraj akordoj kaj notoj, tri popularaj tradukaj versioj kaj pliaj informoj en la Kantaro-Vikio kantaro.ikso.net (esperante)
- la kanto "Gvantanamino" en la versio de Liven Dek, prezentita per la grupo Alta Tajdo en 2020, kaj origine registrita por programo de la televida kanalo VITEC en la Acora Insularo de Portugalio, jen distribuita en la retejo Jutubo (esperante)
- versio de la kompaktdisko Por puŝi la ĉaron de Julián Hernández, en filmo el la brazila serio Aprenda Esperanto cantando ("lerni Esperanton kantante"), do en la dua parto de la eduka filmo eblas iom ekzerci aŭdan komprenon de la brazila portugala, kaze ke vi hazarde jam regas Esperanton (esperante kaj en la brazila portugala)
