Gvaranioj (popolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guaranio)
Tiu ĉi artikolo temas pri la etno gvaranioj. Pri la monunuo de Paragvajo legu la tekston Paragvaja gvaranio
Guarani • Tupi-gvarania lingvaro
Gvaranioj
Gvarania ŝamano
Indiĝenaj popoloj • indigenous peoples in Bolivia
Q4465585
Suma populacio
54825
Ŝtatoj kun signifa populacio
Paragvajo
Argentino
Brazilo
Bolivio
Lingvo(j)
Gvarania lingvo, Tupi-gvarania lingvaro
Religio
Kristanismo, Ŝamanismo
Parencoj
Tupioj
vdr
Indiĝena knabino (ava) el Paragvajo
Indiĝena knabino (ava) el Paragvajo
Gvarania familio

La gvaranioj estas grupo de indiĝenaj popoloj en Sudameriko, kiuj parolas la lingvojn de la gvarania lingvofamilio. Ili loĝas ĉefe en la teritorio de Paragvajo, kie la (paragvaja) gvarania estas la oficiala lingvo, samkiel en la regionoj de Brazilo, Argentino, Bolivio kaj najbara Paragvajo. La nombro de gvaranioj estas pli ol 280 000 homoj (2017): Paragvajo (61.000), Bolivio (83.000), Argentino (54.000), Brazilo (85.000) kaj Urugvajo. Se oni konsideras la plimulton de paragvajaj mestizoj ankaŭ gvaranioj, tiam ilia nombro povas kalkuli ĝis 4 milionoj da homoj[1].

En Paragvajo, la posteuloj de la gvaranioj reprezentas la plimulton de la neeŭropa loĝantaro de la lando. Preskaŭ ĉiuj arbaroj landlime de Paragvajo ankaŭ apartenas al gvaranioj. En Bolivio, gvaranioj el tri malsamaj grupoj (Ava, Chiriguano, Simba) loĝas en landlimaj regionoj  de Argentino kaj Paragvajo kaj estas reprezentataj en la Gvarania Popola Asembleo.

Kunmetaĵo[redakti | redakti fonton]

Historie, la diferenco inter Tupioj kaj Gvaranioj estas malgranda. Iuj opinias ke oni perceptu ilin kiel du disaj grupoj de popoloj asociitaj al la koloniigo de la teritorio de ambaŭ popoloj fare de du malsamaj koloniistoj (Portugalio kaj Hispanio)  .

La origino de la etnonomo gvarania estas diskutebla - ĝi historie estis uzata kun pluraj malsamaj signifoj. Antaŭ ol la eŭropanoj alvenis, la gvaraniaj indianoj nomis sin Ava ("popolo"), kio ankoraŭ estas la nomo de unu el la gvaraniaj grupoj ("Ava Guarani"). La jezuitaj misiistoj uzis la esprimon gvarani por la indianoj, kiuj konvertiĝis al kristanismo por distingi ilin de la "arbaraj homoj" - la kvive.

Kvankam ĉiuj gvaranioj havas komunan kulturon, malsamaj grupoj kaj triboj de gvaranioj diferencas unu de la alia.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La gvaranioj parolas la gvaranian kaj variantoj kiuj apartenas al la tupi-gvarania lingvaro. Vidu ankaŭ Gvarania lingvo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (germana) Manya Ghahramani: Die Entwicklung eines zweisprachigen interkulturellen Schulsystems in Bolivien unter besonderer Berücksichtigung der Guaraní. Eldonejo Praesens, Vieno, 1996, ISBN 3-7069-0097-1.
  • (hispana) Bartomeu Melia: La lengua guarani del Paraguay. Eld. MAPFRE, Madrido, 1992, ISBN 84-7100-608-1.

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • Birdwatchers – la lando de la ruĝaj homoj (2008), estas brazila-itala dramofilmo, reĝisoro : Marco Bechis. Ĝi rakontas la kolopason de komunumo de gvaranaj-kaiovaj indiĝenaj indianoj dum ili provas rekuperi sian praulan teron de loka farmisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]