Guarujá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Larĝa marborda panoramo de Guarujá
Larĝa marborda panoramo de Guarujá

Guarujá estas municipo kaj urbego de la brazila subŝtato San-Paŭlio. La urbego apartenas al urbaro de Baixada Santista. La loknomo venis de la loka indiana lingvo signifanta "mallarĝan padon". Moknomo de la grandurbo estas "La Perlo de Atlantiko".

Blazono de Guarujá
Flago de Guarujá

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

En la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marbordo en Guarujá

Guarujá situas laŭ Atlantiko en sudorienta parto de la lando en duoninsulo. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 63, Guarulhos 65, Campinas 148, Nova Iguaçu 319, Rio-de-Ĵanejro 333, Curitiba 340, Belo Horizonte 514, Porto Alegre 830, Goiânia 873, Braziljo 930, Campo Grande 946, Salvador de Bahio 1472, Maceió 1948, Teresina 2136, Recife 2147, Natalo (Brazilo) 2346, São Luís 2399, Belém 2519, Manaus 2753 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue indiĝenoj loĝis en la hodiaŭa Guarujá. La eŭropanoj alvenis en 1502, sed plej ofte ili ne interesiĝis pri la teritorio, longe okazis nur sekreta kontrabandado de sklavoj el Afriko. En la malfrua 19-a jarcento la pliiĝo de turismo, la evoluo de la ŝtata ekonomio kaj la ekzisto de rapida kaj facila fervoja aliro vekis intereson. En 1892 ĉemara vilaĝo kun strando estis fondita kun 46 lignaj domoj kaj fervoja kontakto. En 1911 la feriejo kun ligna hotelo estis posedaĵo de usonano. Baldaŭe eĉ tramoj trafikis laŭ la marbordo. En 1947 Guarujá iĝis municipo memstara. En la 1970-aj jaroj la urbo kreskis tre rapide. En la malfruaj 1980-aj jaroj milionoj da turistoj somerumadis laŭ la marbordo kaŭzante kolapson de la infrastrukturo.

Plaĝo en Guarujá
Altaj domoj en Guarujá

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Guarujá motoro de la ekonomio estas la laŭsezona turismo kaj ĉe la haveno fabriko pri ŝipoj produktas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Guarujá situas en subtropika klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 21,8 ° C. La jara pluvokvanto estas 2556 milimetroj, januare estas la plej alta pluvokvanto (325 mm) kaj aŭguste la pli malgranda (102 mm).

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]