Saltu al enhavo

Guberniestro de Kalifornio

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guberniestro de Kalifornio
Governor of California
flago
Gavin Newsom
Gavin Newsom
guberniestro de Usona ŝtato aŭ teritorio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 20-a de decembro 1849 vd
Antaŭe Governor of Alta California vd
Landoj Kalifornio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La guberniestro de Kalifornio estas la plej alta administra aŭtoritatulo en la registaro de la subŝtato. Inter ties respondecoj estas farado de ĉiujara adreso pri la "stato de la subŝtato" al la ŝtata parlamento, donado de la buĝeto, fortigado de la leĝoj, kaj glata funkciigo de la ŝtata registaro.

La guberniestro rajtas vetoi novfaritajn leĝojn, kiun povas superi la parlamento per majoritato de du trionoj. La vetoo povas forpreni iujn erojn da elspeza leĝo sen tuŝi aliajn ("line-item veto"). Ĉe la leĝobeigado, la guberniestro rajtas limigi aŭ nuligi kondamnojn, kaj estas la ĉefordonanto de la militinstanco de la subŝtato (kf: Nacia Gvardio).

Elektas guberniestrojn balotado popola por periodoj de kvar jaroj, elektita maksimume po du periodoj. Je ĉi tiu skribado, la guberniestro aktuala estas Gavin Newsom, membro de la Demokrata Partio, elektita en 2018.

Estintaj guberniestroj

[redakti | redakti fonton]

La jenaj homoj tenis la postenon de guberniestro de la tiame meksika teritorio de Alta Kalifornio.

La jenaj homoj tenis la postenon de guberniestro de la usona ŝtato de Kalifornio

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]