Guberniestro de Kalifornio
La guberniestro de Kalifornio estas la plej alta administa aŭtoritatulo en la registaro de la ŝtato. Inter ties respondecoj estas farado de ĉiujara adreso pri la "stato de la ŝtato" al la ŝtata parlamento, donado de la buĝeto, fortigado de la leĝoj, kaj glata funkciigo de la ŝtata registaro.
La guberniestro rajtas vetoi novfaritajn leĝojn, kiun povas superi la parlamento per majoritato de du trionoj. La vetoo povas forpreni iujn erojn da elspeza leĝo sen tuŝi aliajn ("line-item veto"). Ĉe la leĝobeigado, la guberniestro rajtas limigi aŭ nuligi kondamnojn, kaj estas la ĉefordonanto de la militinstanco de la ŝtato (kf: Nacia Gardo).
Elektas guberniestrojn balotado popola por periodoj de kvar jaroj, elektita maksimume po du periodoj. Je ĉi tiu skribado, la guberniestro aktuala estas Jerry Brown, membro de la Demokrata Partio, elektita en 2010.
Estintaj guberniestroj
La jenaj homoj tenis la postenon de guberniestro de la tiame meksika teritorio de Alta Kalifornio.
- 1822-1823: Pable Vincente de Sola
- 1823-1825: Louis Argello
- 1825-1831: Jose MARIA de Echeandia
- 1831-1832: Manuel Victoria
- 1832-1833: Pio PICO
- 1833-1835: Jose Figueroa
- 1835-1836: Jose Castro
- 1836: Nicolas Guiterrez
- 1836: Mariano Chico
- 1836: Nicolas Guiterrez
- 1836-1842: Juan B. Alvarado
- 1842-1845: Manuel Micheltoreno
- 1845-1846: Pio Pico
La jenaj homoj tenis la postenon de guberniestro de la usona ŝtato de Kalifornio
- 1849-1851: Peter Burnett
- 1851-1852: John McDOUGALL
- 1852-1856: John Bigler
- 1856-1858: J. Neeley Johnson
- 1858-1860: John Weller
- 1860-1860: Milton Latham
- 1860-1862: John Downey
- 1862-1863: Leland Stanford
- 1863-1867: Frederick LOW
- 1867-1871: Henry Haight
- 1871-1875: Newton Booth
- 1875-1880: William Irwin
- 1880-1883: George Perkins
- 1883-1887: George Stoneman
- 1887-1887: Washington Bartlett
- 1887-1891: Robert Waterman
- 1891-1895: Henry Markham
- 1895-1899: James Budd
- 1899-1903: Henry Gage
- 1903-1907: George Pardee
- 1907-1911: James Gillett
- 1911-1918: Hiram Johnson
- 1917-1923: William Stephens
- 1923-1927: Friend Richardson
- 1927-1931: C. C. Young
- 1931-1934: James Rolph
- 1934-1939: Frank Merriam
- 1939-1943: Culburt OLSON
- 1943-1953: Earl Warren
- 1953-1959: Goodwin Knight
- 1959-1967: Pat Brown
- 1967-1975: Ronald Reagan
- 1975-1983: Jerry Brown
- 1983-1991: George Deukmejian
- 1991-1999: Pete Wilson
- 1999-2003: Gray Davis
- 2003-2011: Arnold Schwarzenegger
- 2011-nun: Jerry Brown
External links
- Listo de Guberniestroj de Kalifornio dum ĝia aparteno al Meksiko (angle)
- Listo de Guberniestroj de Kalifornio
- La ofico de la gubiernestro tenas TTT-ejon ĉe http://www.governor.ca.gov/state/govsite/gov_homepage.jsp (angle)