Guberniestro de Silezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Caspar von Ampringen, Alta Majstro de la Germana Ordeno, duko de Freudenthal, kaj 1682–1684 guberniestro de Silezio

La guberniestro de Silezio, germane Oberlandeshauptmann, pole Starosta generalny, estis la reprezentanto de la reĝo de Bohemio en Silezio, kiu inter 1335 kaj 1742 estis unu el la Landoj de Krono ĉeĥa. Li estis nomumita de la reĝo. Kutime li estis unu el la princoj (dukoj) de la Sileziaj princlandoj (duklandoj), plej ofte la princepiskopo de Breslau / Vroclavo, kiu samtempe estis princo (duko) de la Nisa princlando.