Guberniestro de Suda Aŭstralio
Aspekto
La guberniestro de Suda Aŭstralio - angle governor of South Australia, prononco laŭ sistemo IFA [ɡˈʌvənə ɒv sˈa͡ʊθ ɒstɹˈe͡ɪli͡ə] - estas la oficiala plej supera reprezentanto de la federacia subŝtato aŭ ŝtato Suda Aŭstralio de Aŭstralio. Samtempe la postenulo ankaŭ estas vicreĝo, do regiona reprezentanto de la aktuala reĝo de Aŭstralio, Britio kaj la Komunumo de Nacioj (angle Commonwealth of Nations), do nuntempe ekde la 8-a de septembro 2022 la monarko Karlo la 3-a. Aktuale ekde la 1-a de septembro 2014 la guberniestran postenon plenumas Hieu Van Le. Kune kun la ĉefministro de Suda Aŭstralio, la estro de la regiona registaro, la guberniestro ekstere reprezentas la ŝubŝtaton aŭ ŝtaton. Oficiala rezidejo estas la ŝtata ĉefurbo Adelajdo.