Gubernio Aichi
| Aichi | |
|---|---|
| 愛知県 | |
| gubernio de Japanio | |
| Loko | |
| Regiono | Ĉubu |
| Municipokodo | 23000-6 |
| Fizikaj karakteraĵoj | |
| Areo | 5 165,04 km² |
| Loĝantaro (2021) | |
| Tute | 7 521 192 |
| Denseco | 1 456 loĝ./km² |
| Koordinato | 35° 11′ N, 136° 54′ O (mapo)35.180166666667136.90641666667Koordinatoj: 35° 11′ N, 136° 54′ O (mapo) |
| Simboloj | |
| Arbo | Hananoki (Acer pycnanthum) |
| Floro | Kakicubata (Iris laevigata) |
| Birdo | strigo (Kriega Strigo) (Otus scops var. japonicus) |
| Fiŝo | Salikokego (Marsupenaeus japonicus) |
| Ekonomio | |
| Gubernia oficejo de Aichi | |
| estro | Hideaki Ōmura (ekde 15-a de februaro 2011) |
| Adreso | 〒460-8501 名古屋市中区三の丸三丁目1番2号 1-2,3-chome,San-no-maru,Naka-ku Nagoya-shi,Aichi JP-460-8501 Japanio |
| Telefononumero | +81+52-961-2111 |
| Oficiala retpaĝaro: http://www.pref.aichi.jp/ | |
| ISO 3166-2 | JP-23 |
La gubernio[1] Aichi (japane: 愛知県, prononco [ajĉi-ken], en transliterigo Hepburn Aichi-ken, esperantigeble al Ajĉo) situas en Japanio. Ĝi situas en la regiono Chūbu. La gubernia ĉefurbo estas Nagojo.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 7 521 192 loĝantoj sur areo de 5 165,04 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 456 loĝantoj/km².
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo Aichi (愛知) laŭvorte signifas "amon" (愛, ai) kaj "saĝon/scion" (知, chi). Oni diras, ke ĝi devenas de antikva poemo de Imperiestro Tenji, kiu menciis "Aichi-gata" (愛知潟), aludante al laguno aŭ golfeto en la regiono, sugestante historian ligon al ĝiaj abundaj akvofontoj kaj fruktodonaj teroj.
Industrio
[redakti | redakti fonton]- Aŭtomobila - Toyota: la plej granda aŭtofabrikanto en Japanio situas en Tojota (urbo).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Urboj
[redakti | redakti fonton]Atentu ke la nomoj de la guberniaj urboj ankoraŭ devos esti ŝanĝataj al transskribado Hepburn, se mankas ekstera referenco por esperantlitera latinigo.
- Nagojo (gubernia ĉefurbo)
- Ama
- Anĝo
- Aisai
- Cuŝima
- Chiryū [Ĉiriuŭ]
- Ĉita
- Gamagori
- Handa
- Hekinan
- Iĉinomija
- Inazawa [Inazava]
- Inujama
- Iwakura [Ivakura]
- Jatomi
- Karija
- Kasugai
- Kijosu
- Kitanagojo
- Komaki
- Kōnan'
- Mijoŝi
- Nagakute
- Niŝio
- Nisŝin
- Okazaki
- Ōbu
- Owariasahi [Ovariasahi]
- Seto (Ajĉio)
- Ŝinŝiro
- Tahara
- Takahama
- Tokoname
- Tokai (Ajĉio)
- Tojoake
- Tojohaŝi
- Tojokava
- Tojota



Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]| Gubernioj de Japanio | ||
|---|---|---|
| Ajĉi | Akita | Aomori | Chiba [Ĉiba] | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝimo | Gifu | Gunma | Hiroŝimo | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Yamaguchi [Jamaguĉi] | Yamanashi [Jamanaŝi] | Kagaŭa | Kagoŝimo | Kanagavo | Koĉo | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasako | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osako | Saga | Saitama [Sajtama] | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoko | Toĉigi | Tokio | Tokuŝimo | Tottori | Tojama | Vakajamo | ||


