Gubernio Dahuk
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
gubernio Dahuk محافظة دهوك
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Dahuk |
Areo | 6 553 km² |
ISO-kodo | IQ-DA |
La gubernio Dahuk (arabe محافظة دهوك, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Dahūk) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 1 015 172 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Dahuk. La teritorio kovras areon de 6 553 kvadrataj kilometroj. La gubernio troveblas en la pleja nordo de la lando kaj konsideriĝas parto de la kultura regiono Kurdio.
La gubernio konsistas el la sekvaj 4 distriktoj:
- Amedije (kurde, arabe: al-Amadija)
- Dahuk (arabe, kurde: Duhok, aramee: Nohadra)
- Semile (kurde, arabe: Sumajl)
- Zaho (kurde, arabe: Zahu aŭ Zahku)
La 15-an de oktobro 2005, el 389 198 balotrajtaj gubernianoj 99,13 procentaĵoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.
Gubernioj de Irako
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit