Gubernio Nagano

| Gubernio Nagano | |||
| japane 長野県 Nagano-ken, angle Nagano Prefecture | |||
| gubernio | |||
|
|||
| Oficiala nomo: 長野県 | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Insulo | Honŝuo | ||
| Regiono | Ĉubu | ||
| Historia regiono | Shinano | ||
| Montaro | Japanaj Alpoj | ||
| Memorindaĵoj | Zenko-ji budhisma templo, Macumoto burgo | ||
| Rivero | Ŝinano | ||
| Situo | Nagano | ||
| - alteco | 362,5 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 36° 38′ 00″ N 138° 11′ 00″ O / 36.63333 °N, 138.18333 °O (mapo) | ||
| Ĉefurbo | Nagano | ||
| Areo | 13 585,22 km² (1 358 522 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 148 425 (01.02.2011) | ||
| Denseco | 158,14 loĝ./km² | ||
| Orogenenezo montariĝo |
Hida montaro, Akaiŝi montaro, Kiso montaro | ||
| Guberniestro | Shuichi Abe (ekde 1-a de septembro 2010) | ||
| Horzono | GMT (UTC+9) | ||
| Poŝtkodo | 〒380-8570 | ||
| Telefona antaŭkodo | +81-26-232-0111 | ||
| ISO 3166 | JP-20 | ||
| Arbo | Betulo | ||
| Floro | Genciano Gentiana scabra var.buergeri | ||
| Birdo | Tetraono | ||
| Besto | Japana antilopo Capricornis crispus | ||
| Retpaĝo: www.pref.nagano.jp | |||
| |||


La gubernio Nagano[1] (japane 長野県 Hepburn/Kunrei [nagano-ken]), ĝis 2008 en Esperanto ankaŭ prefektejo Nagano,[2] estas gubernio de Japanio. Ĝi situas sur la ĉefa insulo Honŝuo, en la regiono Ĉubu kaj la subregiono Kōŝin'ecu, kaj apartenas al la Grandtokia Areo.
Laŭ la stato de 2021 en la gubernio vivis 2 024 073 loĝantoj sur areo de 13 585,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 149 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la Gubernio Aiĉi, Gubernio Gifu, Gubernio Tojama, gubernio Nigato, gubernio Jamanaŝi, gubernio Ŝizuoko, gubernio Gunma kaj gubernio Sajtama. Administra centro de la gubernio estas la samnoma urbo Nagano.
Historio
[redakti | redakti fonton]Nagano estis konita kiel la provinco Shinano. Tiu provinco estis dividita inter multaj lokaj daimioj dum la Sengoku periodo. Nagano estis sidejo de la 1998 Olimpikoj , kiu gajnis internacian rekonon kaj Ŝinkansenan linion al Tokio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Naŭ el la dek du altaj montoj en Japanio troviĝas en ĉi enlanda gubernio. Nagano estas ankaŭ la gubernio kiu limas kun la plej alta nombro de aliaj gubernioj kaj ĝi enhavas la lokon kiu estas la plej malproksima punkto de la maro en Japanio. La provincaj montoj faris ĝin relative izolita, kaj multaj vizitantoj venas tie por ripozi.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Necesos adapti la nomojn al transliterigo Hepburn, krome se pri transliterigo al esperantaj literoj en la paĝo notiĝis almenaŭ du ekstervikipediaj esperantlingvaj referencoj.
Distriktoj, urbetoj kaj vilaĝoj
[redakti | redakti fonton]Artikolo ĝis nun jam ekzistas pri
- Fujimi en la kantono Suwa
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Nagano" en la mapo 24, sed la formo ĉiukaze samas al la fremdlingva, sed internacie vaste uzata transliterigo Hepburn, pri kio estas multaj ekstervikipediaj referencoj.
- ↑ Japana Esperanto-Instituto raportis en marto 2008 sur sia gazeto La Revuo Orienta ke la vortuzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de prefektejo al gubernio laŭ propono de la internacia fako de JEI.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (japane, ĉine, angle kaj koree)
| Gubernioj de Japanio | ||
|---|---|---|
| Ajĉi | Akita | Aomori | Chiba [Ĉiba] | Ehime | Fukui | Fukuoka | Fukuŝimo | Gifu | Gunma | Hiroŝimo | Hjogo | Hokajdo | Ibaraki | Iŝikaŭa | Iŭate | Jamagata | Yamaguchi [Jamaguĉi] | Yamanashi [Jamanaŝi] | Kagaŭa | Kagoŝimo | Kanagavo | Koĉo | Kumamoto | Kioto | Mie | Mijagi | Mijazaki | Nagano | Nagasako | Nara | Niigata | Oita | Okajama | Okinavo | Osako | Saga | Saitama [Sajtama] | Ŝiga | Ŝimane | Ŝizuoko | Toĉigi | Tokio | Tokuŝimo | Tottori | Tojama | Vakajamo | ||


