Gudrun Pausewang

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gudrun Pausewang en Bielefeld en 2008

Gudrun PAUSEWANG (naskiĝinta en Mladkov/Wichstadtl en la 3-a de marto 1928) estas fama germana verkistino de porinfana literaturo. Ĝi ŝatas diskutigi onin pri gravaj problemoj de la socio kaj ricevis diversajn premiojn. La verkaro de Gudrun Pausewang konsistas ĉefe el romanoj kaj rakontoj por plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj. Ĉefaj temoj estas la kultura/socia vivo en Suda Ameriko, la okazaĵoj en Germanio post la Dua mondmilito kaj la zorgoj pri la estonto de la homaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la patro dum la Dua mondmilito en 1945 la familio fuĝis en la okcidenton de Germanio kie Pausewang trapasis la abiturientan ekzamenon en 1948 en Wiesbaden. Longtempe ŝi estis instruistino ĉe bazlernejoj, mezlernejoj ene de Germanlando kaj ĉe diversaj germanaj lernejoj eksterlande. En la jaroj 1950-aj, 1960-aj kaj 1970-aj ŝi estis oftege en Suda Ameriko docente i.a. en Ĉilio, Venezuelo kaj Kolumbio. Intertempe ŝi estis denove en Germanio por studi germanistikon. Doktoriĝo pri Vergessene Jugendschriftsteller der Erich-Kästner-Generation faritis ne antaŭ la jaro 1998 en Frankfurto ĉe Majno. En 1972 ŝi revenis definitive al Germanio kaj pensiuliniĝis en 1989. Sed ankaŭ poste ŝi neinterrompite agadis verkistine.

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 1950-a jaroj Pausewang verkis kaj publikigis sume pli ol 80 librojn. Komence ŝi skribis ekskluzive librojn por maturuloj, nur poste ŝi ŝanĝis la celpublikon. Danke al la multo da vojaĝoj ŝi kolektis sufiĉe da enhavo por intrigoj novelaj. Precipe ŝi interesiĝis pri problemoj koncerne naturmediprotektadon, riskojn prinaturajn (atommilito, atomenergio, Tria Mondo ktp). Post tiu ĉi fazo venis la temigo de la nacisocialismo kaj ekstremismo dekstra postmilita. Indas substreki ke ĉiuj temoj de ŝi proponitaj havis rektan aŭ nerektan rilaton al ŝia propra vivo.

Post la Dua mondmilito la pacemo de la loĝantaro kreskis kaj multaj okcidenteŭropanoj batalis pli malpli naivece kontraŭ la armigo de siaj landoj por eviti atommiliton respektive Trian mondmiliton. En tiu ĉi kunteksto estiĝis tre grava libro titolita Die letzten Kinder von Schewenborn kie priskribatas tutmonda atommilito. Ĝi ricevis i.a. la renomitan premion "Gustav-Heinemann-Friedenspreis" (1984).

Ne malproksime laŭteme estis ankaŭ la engaĝiĝo pri la ĉirkaŭaĵo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj (ekz. pri la nesolvita demando pri deponado de atomrubaĵoj, acida pluvo, aerpoluado). Unu jaron post la katastrofo de Ĉernobilo (26.4.1986) Pausewang skribis la ĝis nun plej sukcesan libron Die Wolke por kiu ŝi gajnis i.a. la premion "Deutscher Jugendliteraturpreis" (1988). Tie subtile ankaŭ priskribatas la informstrategioj politikistaj malbonaj (kiel ja vere tio estis la kazo post Ĉernobilo) kaj la - psikologie tre interese - homaj sintenoj dum katastrofoj ĝenerale. En 2006 ĝi filmigitis. Post la akcidentoj en Fukuŝimo en la marto de 2011 la aktualeco de la libro renoviĝis.

Ankaŭ ŝiaj libroj Die Not der Familie Caldera (1977), Ich habe Hunger – Ich habe Durst (1981) kaj Reise im August (1992) furoris. Tamen ŝi ne nur verkis problemajn librojn sed ankaŭ tute "normalajn" kiel ekz. Geschichte von Räuber Grapsch (1984, -86, -87, -92, 2008) aŭ Der Spinatvampir (2003).

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Rio Amargo (romano, 1959)
  • Der Weg nach Tongay (rakonto, 1965)
  • Plaza Fortuna (romano, 1966)
  • Bolivianische Hochzeit (romano, 1968)
  • Guadalupe (romano, 1970)
  • Hinterm Haus der Wassermann (porinfana verko, 1972)
  • Aufstieg und Untergang der Insel Delfina (romano, 1973)
  • Karneval und Karfreitag (romano, 1976)
  • Kunibert und Killewamba (porinfana verko, 1976)
  • Die Not der Familie Caldera (porinfana verko, 1977)
  • Auf einem langen Weg (porinfana verko, 1978)
  • Der Streik der Dienstmädchen (porinfana verko, 1979)
  • Rosinkawiese (1980)
  • Ich habe Hunger, ich habe Durst (porinfana verko, 1981)
  • Die letzten Kinder von Schewenborn (rakonto, 1983)
  • Kinderbesuch (romano, 1984)
  • Pepe Amado (romano, 1986)
  • Die Wolke (romano, 1987)
  • Ich gebe nicht auf (rakontoj, poemoj, preĝoj, 1987)
  • Der Großvater im Bollerwagen (porinfana verko, 1988)
  • Fern von der Rosinkawiese (1989)
  • Reise im August (porjunalara verko, 1992)
  • Der Schlund (romano, 1993)
  • Die Kinder in den Bäumen (porinfana verko, 1994)
  • Der Glücksbringer (romano, 1995)
  • Die Verräterin (porjunulara verko, 1995)
  • Hörst du den Fluss, Elin? (porjunulara verko, 1998)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La avo en la ĉareto / Trad. kaj eld.: Nora Caragea. - Frankfurt am Main: Caragea, 1999. - 62 p. : multaj ilustr.
ISBN 3-00-004992-4

La infanoj en la arboj / Esperantigis: Nora Caragea. Ilustr.: Inge STEINEKE. - Maribor: Inter-Kulturo, 1995. - 62 p. : multaj ilustr.
ISBN 961-6075-10-1

Kuniberto kaj Kilevamba / Trad. kaj eld.: Nora Caragea. Bildoj: Friedrich KOHLSAAT]. - 1. eld. - Maribor: Inter-Kulturo, 2001. - 107 p. : ilustr.
ISBN 3-00-008497-5

La lastaj infanoj de Oldrovalo : aŭ ... Ĉu tiel aspektos nia estonteco? : rakonto / Joachim Giessner (trad.). - Paderborn: Esperanto-Centro, 1987. - 77 p.
ISBN 3-922570-44-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]