Guelmim-Es Semara
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Guelmim-Es Semara (arabe كلميم السمارة) estas unu el la 16 regionoj de Maroko. Ĝi havas la areon de 122.825 km² kaj 462.410 loĝantojn (censo de 2004). La ĉefurbo estas Guelmim. Suda duono de la regiono estas parto de Okcidenta Saharo.
La regiono estas dividita al la sekvaj provincoj :
- Provinco Assa-Zag
- Provinco Es Semara (situanta en Okcidenta Saharo)
- Provinco Guelmim
- Provinco Tan-Tan
- Provinco Tata