Guenroc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Guenroc / Gwenroc'h
komunumo
Guenroc (22) Mairie.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d'Armor.svg Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Caulnes
INSEE kodo 22069 [+]
Poŝtkodo 22350 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 219  (2018) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 19′ N, 2° 5′ U (mapo)48.317222222222-2.075Koordinatoj: 48° 19′ N, 2° 5′ U (mapo) [+]
Alto 71 m [+]
Areo 7,39 km² ( 739 ha) [+]
Situo de Guenroc / Gwenroc'h
Situo de Guenroc / Gwenroc'h
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Guenroc [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Guenroc (jen france, prononco [gɛ̃ʁɔk][1], bretone Gwenroc'h) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2018 en la komunumo vivis 219 loĝantoj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

Bretonlingve, Gwenroc'h signifas « blankan rokon ».

Geografio[redakti | redakti fonton]

La kulmina punkto de Guenroc altas je 103 metroj, ĝi situas en la arba kampeto apud la loko nomata La Rosais.

Oriente kaj sude, la rivero Rance fariĝas lago sur la komunuma teritorio, sekve de la starigo de la baraĵo de Rophemel en 1937. Okcidente, estas alfluanto, la rivero Fremeur, kaj poste linio de tiu rivero al la loko nomata La Fosse au Loup (esperantlingve la lupfosaĵo) konsistanta el riveretoj kaj malnovaj padoj.

Guenroc estas ĉirkaŭata per la komunumoj de Plouasne, Guitté, Caulnes, Plumaudan, Saint-Maden. Antaŭlonge, la komunumo havis plian najbaron Médréac (ĝi estis najbara al la rivero Rance ekde la rivero Néal ĝis la rivereto Ville-Jonc en Guitté).

La roko de Guenroc
La paroĥa preĝejo Gervasio kaj Protasio

La komunumo posedas preĝejon, datiĝantan de 1465. Proksime de la preĝejo, en kultivaj kampoj, restaĵoj de la Romia Imperio estis malkovritaj en 1896: fornoj, fundamento de romaj domoj. Ja praa romia vojo iranta de Corseul al Vannes pasis en la "arbaro de Hago" (bois de la Haye) tre proksime al Caulnes. Kiam la fervoja stacio konstruiĝis, multaj romiaj restaĵoj retroviĝis. Krome, ĉirkaŭ la sama tempo malkovriĝas ankaŭ tranĉitaj ŝtonoj de la keltoj.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La komunuma blazono, videbla en la informkesto dekstre, priskribiĝas jene: "ruĝa kun tri oraj ŝakkurieroj kaj samkolora bordero".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erwan Vallerie: L'art et la manière de prononcer ces sacrés noms de lieux de Bretagne (La arto kaj maniero prononci ĉi tiujn sanktajn loknomojn en Bretonio), Chasse-Marée/ArMen, 1996, paĝo 97 (kaj [ɟɛ̃ɾo] en galoa lingvo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]