Guglielmo Jannelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guglielmo Jannelli
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1895 (1895-01-01)
en Terme Vigliatore
Morto 13-an de aprilo 1950 (1950-04-13) (55-jaraĝa)
en Castroreale
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guglielmo JANNELLI (Terme Vigliatore, 26-an de oktobro 1895 - Castroreale, la 13-an de aprilo 1950) estis itala poeto kaj verkisto, elstara reprezentanto de futurismo.

Rafinita intelektulo sicilia, li estis unu el la plej bonaj italaj "parolliberistoj", laŭ la tekniko formulita de Marinetti. En 1914 li kunlaboris kun la revuo Lacerba de Giovanni Papini.

En 1915 li fondis kune kun Vann'Antò kaj Luciano Nicastro la duonmonatan revuon "La Balza futurista" en Mesino, bazite sur la futurisma movado de Marinetti kaj kiu fariĝis la organo de la sicilia futurismo. En 1919 li fondis futurisman fakon en Mesino, kaj de la komenco li aliĝis al faŝismo, kiun li vidis kiel "novan junularan movadon", kaj kritikis la inkludon de politikistoj de aliaj partioj post la marŝado super Romo.

Li estis unu el la patronoj de Fortunato Depero kaj organizis en 1926 kaj 1927 du ekspoziciojn de tapiŝoj kaj kusenoj. Eĉ Giacomo Balla, estis lia kara amiko.