Guido Reni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guido Reni
Guido Reni, memportreto
Guido Reni, memportreto
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1575 (1575-11-04)
en Bolonjo
Morto 18-an de aŭgusto 1642 (1642-08-18) (66-jaraĝa)
en Bolonjo
Tombo Baziliko de Sankta Dominiko
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Memorigilo Guido Reni
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo • desegnisto • konstrua desegnisto • gravuristo per akvaforto
Verkoj Judith
Masakro de la Senpekuloj
vdr

Guido RENI(naskiĝis en Bolonjo, Papa Ŝtato, 4-an de novembro 1575 - mortis en Bolonjo, la 18-an de aŭgusto 1642) estis itala pentristo de la baroka periodo, kvankam liaj verkoj montris klasikan manieron, similan al Simon Vouet, Nicholas Poussin kaj Philippe de Champaigne. Li ĉefe pentris religiajn verkojn, sed ankaŭ mitologiajn kaj alegoriajn temojn. Aktiva en Romo, Napolo kaj ĉe lia naskiĝa Bolonjo, li fariĝis la domina reprezentanto en la bolonja skolo, kiu aperis sub la influo de la Carracci-familio.

Reni estis la plej fama itala artisto de sia generacio. Per siaj multaj lernantoj, li havis ampleksan influon en pli posta Baroko. En la centro de Bolonjo li establis du studiojn, plenplenajn de preskaŭ 200 lernantoj. Lia plej eminenta lernanto estis Simone Cantarini, nomata Il Pesarese, kiu pentris la portreton de sia majstro en la Bolonja Galerio. La aliaj bolonjaj lernantoj de Reni inkludis Antonio Randa (frue en sia kariero konsiderata la plej bona lernanto de Reni, ĝis li provis mortigi sian mastron), Vincenzo Gotti, Emilio Savonanzi, Sebastiano Brunetti, Tommaso Campana, Domenico Maria Canuti, Bartolomeo Marescotti, Giovanni Maria Tamburino, kaj Pietro Gallinari.

Preter Italio, la influo de Reni estis grava en la stilo de multaj hispanaj barokaj artistoj, kiel ekzemple José de Ribera kaj Murillo. Sed lia laboro estis aparte aprezita en Francio, Stendhal kredis ke Reni devas havi "francan animon", kaj influis generaciojn de francaj artistoj kiel Le Sueur, Le Brun, Vien, kaj Greuze; same kiel poste francaj novklasikaj pentristoj. En la 19-a jarcento, la reputacio de Reni malpliiĝis kiel rezulto de ŝanĝo de gusto, esprimita de la cenzura juĝo de John Ruskin, ke la verko de la artisto estis sentimentala kaj falsa. Reviviĝo pri la intereso pri Reni okazis ekde 1954, kiam grava retrospekta ekspozicio de lia verko estis muntita en Bolonjo.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Rape of Europa. www.nationalgallery.org.uk. Alirita 2008-08-27.