Guido Zernatto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Guido Zernatto
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1903 (1903-07-21)
en Treffen am Ossiacher See
Morto 11-an de februaro 1943 (1943-02-11) (39-jara)
en Novjorko
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Memorigilo Guido Zernatto
Okupo
Okupo politikistoverkisto
Information icon.svg
vdr
Memorigŝtono por la poeto kaj politikisto Zernatto en Zammelsberg, Weitensfeld

Guido ZERNATTO (naskiĝinta la 21-an de junio 1903 en Treffen, mortinta la 8-an de februaro 1943 en Novjorko) estis aŭstra verkisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano kaj komercisto li frekventis la gimnazion de la benediktanoj en Sankt Paul im Lavanttal. Post partopreno de la Karintia sindefendkampanjo de 1918/19 li deĵoris kiel migranta instruisto. Ekde 1926 li studis dum pluraj semestroj jursciencon ĉe la Universitato de Vieno laborante ĵurnalistece. En 1928 li aliĝis al stiria patrujdefenda organizo Steirischer Heimatschutz kaj estiĝis en 1929 sekretariode la federacio estrarano de Heimwehr, poste de 1930 ĝis 1931 de Heimatblock. En 1934 li nomumitis federacia konsilisto pri kulturo, poste li estis ekde majo 1934 ŝtata sekretario en la kancelierejo federacia sub Kurt Schuschnigg. Ekde majo 1936 Zernatto estis eĉ generalsekretario de la duonmilita organizo Vaterländische Front. Li krome fondigis la organizon Aŭstra Juna Popolo.

Inter 1936 kaj 1936 li intertraktis kun la nazioj de Germanujo. Ekde februaro 1938 li estis senpartia ministro deviĝonte fuĝi kun la edzino post Anschluss al Hungario kio sukcesis danke al falsitaj paŝportoj.[1]. De Hungarlando li atingis Franclandon. En 1940 li venis Usonon kie li ekprofesoris helpe pri politikaj sciencoj ĉe Universitato de Fordham. Lia frua morto pro korinfarkto verŝanje kaŭzitis ankaŭ per ĉagreno pri rifuĝinta sorto sia.

Guido Zernatto estis ankaŭ verkisto de diversaj verkoj lirikaj, de romano kaj de serio da prozaĵoj politikaj. Lia pranefo Christof Zernatto iĝis duonan jarcenton pli malfrue ministroprezidanto de Karintio por Aŭstria Popola Partio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Gelobt sei alle Kreatur. Gedichte. Die junge-Reihe, Jess, Dresden 1930
  • Die Sonnenuhr. Gedichte. Staackmann, Leipzig 1933
  • Ich bin ein Österreicher! (Anhang zu allen österr. Lesebüchern der 8. Schulstufe). Österr. Bundesverlag, Wien 1935
  • Sinnlose Stadt. Roman eines einfachen Menschen. Staackmann Leipzig 1934
  • Die Wahrheit über Österreich. Longmans, Green, New York 1938
  • Le Dossier de l’Europe centrale. (Der Dossier des Todes.) Paris 1939
  • Die Zukunft der Nationen. Manuskript, New York (ch. 1943)
  • Gedichte. Gesamt-Ausgabe, Leon, Klagenfurt, Wien 1950
  • "... kündet laut die Zeit." Werke, Eldonis Hans Brunmayr. (= Das österr. Wort. Stiasny-Bücherei. 98) Graz & Wien 1961
  • Die Sonnenuhr. Gesamtausgabe der Gedichte, Eldonis Hans Brunmayr, Otto Müller, Salzburg 1961
  • Milde Ampel, kühler Stern. Gedichte, Eldonis Eugen Thurnher, Stifterbibliothek im Verlag Anton Pustet, Salzburg 1983
  • Dieser Wind der fremden Kontinente. Gedichte, Eldonis Hans Brunmayr. Pustet, Salzburg 1988
  • Vom Wesen der Nation. Fragen und Antworten zum Nationalitätenproblem. Eldonis Wolf in der Maur. Holzhausen, Wien 1966 (Erstveröffentlichung des in deutscher Sprache geschriebenen Manuskriptes The problems of nationalism Das Nationalitätenproblem)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Otmar Drekonja: Guido Zernatto: Dichtung und Politik. Disertacio, Salzburg 1971.
  • Otmar Drekonja: Erinnerungen an Guido Zernatto. Unbekanntes aus der Schreibtischlade eines Österreichers aus Kärnten. Eldonis Josef-Friedrich Perkonig-Gesellschaft, Heyn, Klagenfurt 1981.
  • Walther Pembaur: Im letzten Kampf um Österreich. Günther, Wien/Leipzig 1939.
  • Karlheinz Rossbacher: Dichtung und Politik bei Guido Zernatto. In: Franz Kadrnoska (Hrsg.): Aufbruch und Untergang. Österreichische Kultur zwischen 1918 und 1938. Europaverlag, Wien/München/Zürich 1981, ISBN 3-203-50785-4, p. 536 ss.
  • Daniela Strigl: Fremdheiten. Österreichische Lyrik der Zwischenkriegszeit: Jakob Haringer, Theodor Kramer, Wilhelm Szabo, Guido Zernatto. In: Primus-Heinz Kucher (eld.): Literatur und Kultur im Österreich der Zwanziger Jahre. Aisthesis, Bielefeld 2007, ISBN 978-3-89528-582-0, p. 179 ss.
  • Daniela Strigl: Anspruchsvolle Armut? Zur Lyrik von Theodor Kramer und Guido Zernatto. In: Elke Brüns (Hrsg.): Ökonomien der Armut Soziale Verhältnisse in der Literatur. Fink: München 2008, ISBN 978-3-7705-4447-9, p. 173 ss.
  • Ingeborg Zimmer: Guido Zernatto, Leben und dichterisches Werk. Disertacio, Graz 1966, Verlag Carinthia, Klagenfurt 1970, nova eldono pli ampleksa en 1993
  • Walter Wiltschegg: Die Heimwehr. Eine unwiderstehliche Volksbewegung? (= Studien und Quellen zur österreichischen Zeitgeschichte, Band 7), Verlag für Geschichte und Politik: Wien 1985, ISBN 3-7028-0221-5.
  • Werner Röder, Herbert A. Strauss (eld.): Biographisches Handbuch der deutschsprachigen Emigration nach 1933. Band 1: Politik, Wirtschaft, Öffentliches Leben. München: Saur 1980, p. 844

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. René Geoffroy: Ungarn als Zufluchtsort und Wirkungsstätte deutschsprachiger Emigranten (1933 – 1938/39). Peter Lang, Frankfurt am Main 2001, p. 98.