Guijo de Coria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guijo de Coria

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Maresme
Poŝtkodo 10815 [+]
Retpaĝaro guijodecoria.es
Politiko
Urbestro Cristina Vicente Paule
Demografio
Loĝantaro 241  (2008)
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 6′ N, 6° 28′ U (mapo)40.1012079-6.4631776Koordinatoj: 40° 6′ N, 6° 28′ U (mapo) [+]
Alto 445 m [+]
Areo 74,75 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Guijo de Coria (Ekstremaduro)
Guijo de Coria (Ekstremaduro)
DEC
Guijo de Coria
Guijo de Coria
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Guijo de Coria (Hispanio)
Guijo de Coria (Hispanio)
DEC
Guijo de Coria
Guijo de Coria
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guijo de Coria [+]
vdr

Guijo de Coria [GIĥo de KOrja] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas guijeños. La censita populacio en 2008 estis de 241 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Guijo de Coria estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón, je altitudo de 444 m; je 86 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 146 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 74,75 km². Ĝi estas je ĉirkaŭ 18 km de Coria, la plej proksima urbo al kiu la nomo submetiĝas, kaj je ĉirkaŭ 30 km de Plasencia, en etenda ebenaĵo je 445 m super marnivelo kaj sude de la Sierra de Gata kaj norde de la rivero Alagón, ĉefa alfluanto de la rivero Taĵo. La municipa teritorio limas norde kun Santibáñez el Alto kaj Villa del Campo, sude kun Morcillo kaj Coria, oriente kun Pozuelo de Zarzón kaj Guijo de Galisteo kaj okcidente kun Calzadilla.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe rura turismo kaj enspezoj pro centraloj de suna energio

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Guijo de Coria troviĝas la jenaj vidindaĵoj:

  • Preĝejo de Sankta Stefano.
  • Ermitejo de Kristo
  • Ermitejo de Ntra. Sra. de la Consolación.
  • Monaĥejo de Beata María de Jesús, la Sabia de Coria.
  • Monumento al la Beata de María de Jesús
  • Lago