Guilherme Fians

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guilherme Fians
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo sociologoesperantisto
vdr

Guilherme Moreira Fians estas brazila esperantisto, historiisto kaj doktoro pri filozofio. De februaro 2009 ĝis februaro 2015 li studis en la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro, poste de septembro 2015 ĝis septembro 2019 en la Universitato de Manĉestro. Nun li laboras en la Universitato St. Andrews en Skotlando, ekde marto 2022 kiel membro de la esplorcentro pri transnacia historio, kaj krome oficas kiel kundirektoro de la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (Nederlando/Usono).[1]

Li mem esprimas, ke li esploras lingvan politikon, uzadon de ciferecaj amaskomunikiloj kaj politikan aktivadon, kun fokuso pri nuna Francio.[1]

Al la festlibro En la mondon venis nova lingvo el 2018 li kontribuis eseon La Kosmopolito kaj la Aliulo: Historiaj konsideroj pri diferenco kaj diverseco laŭ la vidpunkto de esperantistoj.

En marto 2021 publikiĝis lia eseo Lingvo kiel ĉies propraĵo, ŝanĝo kiel ĉies rajto: Vortelekto, lingva aŭtoritato kaj normigado en Esperanto kadre de la libro Interkultura rolo de Esperanto de la universitato de Poznano.[2]

Tre atentiĝis lia anglalingva libro de decembro 2021 Esperanto Revolutionaries and Geeks: Language Politics, Digital Media and the Making of an International Community ("Esperanto-revoluciuloj kaj stranguloj: Lingva politiko, ciferecaj amaskomunikiloj kaj la kreado de internacia komunumo"), el la eldonejo Palgrave Macmillan, Londono, branĉo de la internacia eldona konzerno Springer[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]