Guillaume Legrant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Guillaume Legrant (Guillaume Lemacherier, Le Grant) (ĉ. 14051449) estis franca komponisto el la frua renesanco, kiu aktivis en Flandrio, Italio kaj Francio. Li estis unu el la unuaj komponistoj, kiuj skribis polifonie por diferenci inter pasaĝoj por sola kaj pluraj voĉoj en ĉiu parto.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Neniu estas konata pri lia frua vivo, sed lia vera nomo (Lemacherier) sugestas francan devenon. Unuan fojon li estas menciita en ekleziaj registroj en 1405, kiam li estis kantisto en Bourges. Tie en 1407 li iĝis subpastro kaj li restis en Bourges ĝis 1410. La sekvaj ok jaroj enhavas neniun registraĵo pri liaj aktivecoj, sed li estis en Romo oktobre 1418, kiam li aniĝis la papan kapelon kiel kantisto, tiutempe sub papo Martino la 5-a; li restis tie ĝis 1421. Dum kiam neniu muzika aktiveco lia estas dokumentita en Francio, li tamen akiris tie prebendojn en la diocezo de Rouen. Ĉar li tenis unu finfine ĝis 1449, oni supozas, ke li tiam ankoraŭ vivis.[1]

Muziko[redakti | redakti fonton]

La muziko de Legrant estas kolektata en volumo 11 de Corpus mensurabilis musicae. Sep pecoj transvivis, el kiuj tri estas sakralaj kaj la resto profanaj. La sakrala muziko inkludas du komponaĵojn de la Credo el la mesciklo kaj unu muzikigo de la Gloria; tiuj ĉi estas la pecoj, en kiuj li diferencas inter solo kaj plena ĥoro en la polifoniaj partoj.[1]

Ĉiuj liaj profanaj verkoj transvivantaj havas la formon de virelaio, unu el la fiksaj formoj.[1] La plejmulto de la komponistoj de la epoko verkis en alia fiksa formo, nome la rondelo, sed Legrant ŝajne preferis la virelaion, kiu estis vaste komponita la antaŭan jarcenton. Je 1420 estas malmultaj komponistoj, kiuj verkis virelaiojn, kio sugestias, ke la komponaĵoj de Legrant eble antaŭeniras 1420 (la virelaio estis revenonta en favoron, poste en la 15-a jarcento, en la muziko de Antoine Busnois kaj Johannes Ockeghem).[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Virelaioj (ĉiuj por tri voĉoj)

  • Pour l'amour de mon bel amy
  • Ma chiere mestresse et amye
  • Or avant, gentilz fillettes
  • La doulce flour (prezentita en CMM kiel instrumenta peco)

Mesfragmentoj (ĉiuj por tri voĉoj)

  • Gloria
  • Credo (I)
  • Credo (II)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Wright, Grove online
  2. Wilkins, Grove online