Guillaume Rondelet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Guillermo Rhondoleto
(1507-1566)
[1]
Franca kuracisto, anatomo, zoologo, botanikisto, helenisto kaj reĝa profesora en la Universitato de Montpellier. Li pioniris en la uzo de la Dioskoridaj praktikoj, kies verko unue publikigita en 1499 estis ree publikigita de Jean Ruel en 1516, en Parizo.
Franca kuracisto, anatomo, zoologo, botanikisto, helenisto kaj reĝa profesora en la Universitato de Montpellier. Li pioniris en la uzo de la Dioskoridaj praktikoj, kies verko unue publikigita en 1499 estis ree publikigita de Jean Ruel en 1516, en Parizo.
Persona informo
Naskiĝo 27-a de Septembro 1507
en Montpellier, Francio
Morto 30-a de Julio 1566
en Réalmont, Francio
Mortis pro disenterio [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Universitato de Parizo
Universitato de Montpellier
Universitato de Ferrara
Universitato de Bolonjo
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo botanikistokuracisto • iĥtiologo • natursciencisto • universitata profesoro • anatomo [#]
Doktoreca konsilisto Johann Winter von Andernach [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Guillaume Rondelet (1507-1566) estis franca humanisto, kuracisto, anatomo, zoologo, iktiologo, naturalisto kaj botanikisto. Li estis profesoro de Carolius Clusius (1526-1609), Conrad Gesner (1516-1565), Leonhard Rauwolf (1535-1596), Matthaeus Lobelius (1538-1616), Pierre Pena (1535-1605), Jacques Daléchamps (1513-1588), Jean Bauhin (1511-1582) kaj Felikso Platero la 1-a (1536-1614).

Li akiris renomon kiel anatomo kaj naturalisto kun specifa intereso pri botaniko kaj zoologio. Lia ĉefa verko estis ampleksa traktaĵo pri marbestoj, kiu bezonis du jarojn por skribiĝi kaj iĝis norma referenca laboro post ĉirkaŭ unu jarcento, sed lia plej frapanta renomo sidas en lia tre vasta listo da lernantoj kiuj iĝis elstaraj figuroj en la mondo de la sciencoj en la 16-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de antikva komercisto pri herboj kaj spicoj, studis filozofion en la Universitato de Parizo. En 1529 li ekstudis medicinon en sia naskiĝurbo kaj en la sekvanta jaro aktivis kiel prokuratoro. En tiu sama jaro li studis anatomion kaj kirurgion sub gvidado de Johann Winter von Andernach (1505-1574) en germana urbo Maringues, kie li ankaŭ estis praktika kuracisto.

En 1539 li ricevis sian diplomon kiel doktoro pri medicino en la Universitato de Montpellier. En 1539 li iris al Florenco kaj en 1540 li iĝis persona kuracisto de la kardinalo de Tournon, François De Tournon (1489-1562). De Tournon kaj la episkopo de Montpellier, Guillaume Pellicier (1490-1568) estis protektantoj de la ĝemelfiloj de Rondelet kiam ili naskiĝis en 1538.

Rondelet vojaĝis en la akompanantaro de la kardinalo al Francio, parto kiu nune apartenas al Belgio kaj dum tri monatoj li restis en Romo en 1549. Lia vojaĝo al Italio ebligis al li renkonti multajn el la italaj akademiuloj, kiujn li konis per korespondado, nome Luca Ghini el Bolonjo, Antonio Musa Brasavola el Ferrara, Ulisse Aldrovandi el Padovo kaj Cesare Odo, sukcedanto de Luca Ghini en la Universitato de Bolonjo.[2] En Italio, li povis kontentigi sian intereson pri naturhistorio per vizitado de la marbordoj.

"Pri la fiŝoj", verko eldonita de Gilomo Rondeleo en 1554.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]