Guillaume aux Blanches Mains
Aspekto
Guillaume de Blois, alinome Guillaume aux Blanches Mains (esperante "Vilhelmo kun Blankaj Manoj") (naskiĝis en 1135 - mortis en 1202) estis ĉefepiskopo de Sens (1169-1176) kaj sekve ĉefepiskopo de Reims (1175-1202).
Li estis la filo de la grafo de Blois, kaj la frato de Adela de Ĉampanjo, kiu edziĝis kun Ludoviko la 7-a. Guillaume fariĝis do la onklo de la juna Filipo la 2-a (Filipo Aŭgusto), kiun li konsekradis kiel reĝo de Francio en Reims en 1179.

