Guisando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guisando
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05417
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 488  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 5° 8′ U (mapo)40.221666666667-5.1397222222222Koordinatoj: 40° 13′ N, 5° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 175 m [+]
Areo 37,38 km² (3 738 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Guisando (Provinco Avilo)
Guisando (Provinco Avilo)
DEC
Guisando
Guisando
Situo de Guisando
Guisando (Hispanio)
Guisando (Hispanio)
DEC
Guisando
Guisando
Situo de Guisando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guisando [+]
vdr

Guisando [giSANdo] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Guisando estas etimologie devena el ĝermana lingvo Wis («saĝa») kaj SanthsSanps​ («vera»), tio estas vere saĝulo aŭ io tia rilate al iu loĝanto.

La famaj prahistoriaj "verracos" de vetonoj nomitaj populare kiel Toros de Guisando ne estas en Guisando, sed en la teritorio de apuda El Tiemblo, tiel nomitaj ĉar ili estas rigardantaj al la monto Guisando.

Guisando en la provinco Avilo.
Preĝejo.
Popola arkitekturo.
La pilorio estis simbolo de jura sendependeco.
Panoramo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 37,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 522 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el 1910-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 89 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Arenas de San Pedro, San Juan de Gredos, Hoyos del Espino kaj El Hornillo. Guisando estas en la suda parto de la Sierra de Gredos, je altitudo de 760 msm.

Ĉefa rivero estas Pelayos, alfluanto de la rivero Arenal, siavice alfluanto de Tiétar, apartenanta al la baseno de Taĵo. Pelayos formiĝas el kunfluejo de diversaj torentoj kiuj descendas de la montaro Galayos. La rojo Cobacho [koBAĉo] trapasas la urban kernon.​ Riocuevas aŭ rivero Cuevas, alia alfluanto de Arenal kiu venas al la Akvorezervejo de Arenas de San Pedro, ekfluas en la municipo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus plej verŝajne fare de berberoj. En Mezepoko okazis reloĝado plej verŝajne dekomence fare de paŝtistoj el Avilo, Navaro aŭ Galegio. Plej frua mencio estas de 1576. Dum la fino de la Mezepoko kaj preskaŭ tuta Moderna Epoko la teritorio de la aktuala municipo formis parton administracie de la Senjorlando de Arenas. En 1760 dum regado de Karolo la 3-a, la loko ricevis la titolon de villa (urbo) kaj sendependiĝis disde Arenas de San Pedro; pri tiu afero restis pilorio, kiel simbolo de jura sendependeco. La tuta areo apartenis al la Regno Kastilio. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj gravis kiel ekonomia rimedo la industrio de silkoraŭpoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito, je la alveno la 11an de Septembro 1936 de la insurekciintaj trupoj de Francisco Franco la respublikaj milicanoj de la kolono de la esperantisto Julio Mangada fuŝis al la montaro; kelkaj tie rezistis kaŝe dum ĉirkaŭ dek monatoj kaj poste aliris al teritorio de la Respubliko, dum aliaj restis en lamontaro kiel makisaj gerilanoj apogitaj de lokanoj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, frutarboj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado pro ferminado, abelbredado kaj forstado. En la 1960-aj jaroj okazis forta elmigrado, interalie pro malaltigo de la prezo de la pin-rezino. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Plej vizitindaj lokoj estas la preĝejo de la 16-a jarcento, placo kaj ĉirkaŭaĵoj. Estas multaj naturaj lokoj, distrejoj, ktp. La historia kerno estas deklarita Havaĵo de Kultura INtereso pro konservado de popola arkitekturo. Bona parto de la municipa teritorio estas ene de la regiona parko de la Sierra de Gredos. Tio rezultas en tialo por turisma allogeco kaj ekzisto de diversaj instalaĵoj tiucele: aŭtoparkejo, parkodomo, aventura parko, montogrimpado, gravaj arboj, fiŝkaptado de trutoj, festoj ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]