Gujana piprovireo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gujana piprovireo
Gujana piprovireo, manĝanta raŭpon en São Paulo, Brazilo
Gujana piprovireo, manĝanta raŭpon en São Paulo, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Cyclarhis
Specio: 'C. gujanensis'
Cyclarhis gujanensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gujana piprovireoBrunbrova piprovireo, Cyclarhis gujanensis, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kiuj estas mezgrandaj birdoj kun olivverdecaj supraj partoj, kiel la cetero de la familio.

Ĝi troviĝas kiel disvastigata kaj ofte komuna en arbaroj, arbarbordoj kaj kultivejoj kun kelkaj altaj arboj el Meksiko kaj Trinidado suden al Argentino kaj Urugvajo.

Plenkreskulo de Gujana piprovireo estas ĉirkaŭ 15 cm longa kaj pezas 28 g. Ĝi havas fortikan kapon laniecan kun dika ankaŭ lanieca beko, kiu estas tipe nigreca sube kaj rozgrizeca supre. La kapo (krono) estas griza kun forta iom ruĝecnuanca bruna superokula strio (“brovo”) kio nomigas la specion alternative al la traduko de la latina scienca nomo kiu aludas al regiono kie loĝis la unuaj ekspecimenoj priskribitaj. La supraj partoj estas iom olivecnuancaj verdaj kun la bordo de flugiloj iom nigrecaj, kaj la flavaj gorĝo kaj brusto kontrastas kun blankeca al sablokolora ventro. La subspecio ochrocephala el sudorienta parto de ĝia teritorio havas pli mallongan ruĝecbrunan brovon kaj brunnuancan kronon, dum la subspecio virenticeps, contrerasi kaj saturata el nordokcidenta Peruo kaj okcidenta Ekvadoro havas verdecflavajn (ne grizajn, kiel en la nomiga "tipa" subspecio) nuko, orelareon kaj vangojn, dum aliaj subspecioj havas ilin bluecnuancajn. La iriso estas malhelflavecaj al brunecaj.

La kanto estas fajfeca frazo kun, sed estas etendaj variadoj depende de kaj la individuo kaj de la teritorio. Ĝi estas konsiderata kiel arbara birdo kiu manĝas insektojn, araneojn kaj raŭpojn, sed esti vidata kaptanta ankaŭ lacertetojn.[1] Ĝi elstaras kiel kantanto kaj estas pli ofte aŭdata ol vidata. Spite la arbara medio eble ĝi povas koloniigi ĝardenojn de urboj, ĉar estis vidata ekzemple en Sankta Paŭlo (Brazilo).

La nesto estas malforta kaj tasforma alte en arbo kun tipa ovodemetado de 2 aŭ 3 rozecblankecaj ovoj iom punktitaj je bruna.


The song of the Rufous-browed Peppershrike.


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carlos A. Delgado-V. & Daniel M. Brooks (2003). “Unusual vertebrate prey taken by Neotropical birds”, Ornitología Colombiana 1, p. 63–65.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2010-06-12.

Literaturo[redakti | redakti fonton]