Saltu al enhavo

Gujgan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gujgan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 537100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 409 200  (2018) [+]
Loĝdenso 416 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 7′ N, 109° 36′ O (mapo)23.114444444444109.59444444444Koordinatoj: 23° 7′ N, 109° 36′ O (mapo) [+]
Alto 45 m [+]
Areo 10602,34 km² (1 060 234 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Gujgan (Ĉinio)
Gujgan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Gujgan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guigang [+]
vdr

Gujgan, eble Kujkang, per simpligita ĉina skribo 贵港, per Tradicia ĉina skribo 貴港 per pinjino Guìgǎng estas prefektura (triaranga) milionurbo, ankaŭ rivera haveno en provinco Gvanŝio en Ĉinio. La loknomo signifas: "Eminenta Haveno", fakte ĝi estas vigla rivera haveno. Antaŭ 1988 ĝi estis konata kiel la distrikto Gui (贵县).

Vojo en Gujgan

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektura loĝantaro estis 4 316 262 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La milionurbo kuŝas sur areo 10 601 km² laŭ rivero inter la kvin ĉefaj urboj de Gvanŝio: Naningo, Gujlin, Ljuĝou, Beihai kaj Vuĝoŭ. Ljuĝou troviĝas 380, Gujlin 395, sidejo de la aŭtonoma regiono Naningo 458, Vuĝou 589, Beihai 627, Hanojo 630, Zhenjiang 717, Kantono (Ĉinio) 777, Ŝanhajo 1526, tutlanda ĉefurbo Pekino 1731 km laŭ [1]. La prefekteja urbo administras 1 urbon je distrikta nivelo, 3 urbajn distriktojn kaj 1 distrikton.

Tiu areo estis establita kiel prefektujo en 612, baldaŭ pluraj prefektujoj havis la areon. Post la mongola konkero la prefektujo estis transformita al regiono, sed dum la Dinastio Ming la "regionoj" estis renomitaj al prefektujoj.

La ĉefaj ekonomiaj branĉoj estas transportado, ŝipado kaj loĝistiko, la gravaj industriaj branĉoj inkluzivas kemiaĵojn, farmaciaĵojn, metalurgion, tanadon, tekstilojn, presadon kaj nutraĵojn. La agrikulturo kultivas kiel rizojn, maizojn, kuracherbojn, tabakojn, teojn kaj legomojn. Gujgan ne estas turisma celloko.

En universitato, altlernejoj kaj instituto okazas la plej altnivela eduko.

Stacidomo

La prefekturbo estas fervoja kaj ĉefvoja nodo, la rivero havas viglan komercajn liverojn, fine ankaŭ flughaveno servas.

La prefektejo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun musono. La jara averaĝa temperaturo estas 22 °C kaj varias inter 18-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1 535 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter aprilo-septembro pli multe.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • muzeo
  • bestoĝardeno
  • okangula, naŭ-etaĝa brika turo konstruita en 1818
Bildoj pri Gujgan
Kongresejo
Arĉa pordego
Granda Suda Pordego
Okangula, 9-etaĝa turo
Muzeo
Biblioteko


Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans