Guldborgsund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guldborgsund
municipo de Danio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Danio
Regiono Sjælland
Poŝtkodo 4800–4992
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60 979  (2016) [+]
Loĝdenso 67 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 46′ N, 11° 53′ O (mapo)54.76972222222211.8825Koordinatoj: 54° 46′ N, 11° 53′ O (mapo) [+]
Alto 1 m [+]
Areo 907 km² (90 700 ha) [+]
Guldborgsund (Danio)
Guldborgsund (Danio)
DEC
Guldborgsund
Guldborgsund
Situo de Guldborgsund

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guldborgsund Kommune [+]
vdr

La komunumo Guldborgsund en Danio en sia nuna formo ekestis komence de la jaro 2007 kadre de administra reformo de la lando, el la ĝistiamaj kvar komunumoj de la insulo Falster (Nykøbing Falster, Nørre Alslev, Stubbekøbing kaj Sydfalster) kaj du ĝistiamaj komunumoj (Nysted kaj Sakskøbing) en la oriento de la najbara insulo Lolland. Ambaŭ insuloj dividiĝas nur per mallarĝa markolo, nomata Guldborgsund, kiu donis la nomon al la nova komunumo. La komunuma teritorio situas iom sude de pli granda la insulo Sjælland kaj estas parto de la – ankaŭ dum 2007 nove kreita – samnoma administra regiono Sjælland. Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Nykøbing Falster.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Falster konektatas kun la pli norda insulo Sjælland per la Storstrøm-ponto, kombinita aŭtoŝosea kaj fervoja ponto, kiu superpontas ankaŭ la insuleton Masnedø. Krome pere de la insuleto Farø ekzistas kroma dua aŭtoŝosea ponto inter la du pli grandaj insuloj, kiu estas parto de la eŭropa aŭtoŝoseo E47 inter Hamburgo kaj Kopenhago. Sur la insuleto Farø ekzistas aŭtoŝosea debranĉiĝo, kiu pere de la insuleto Bogø gvidas al la insulo Møn.

Al la najbara insulo Lolland gvidas du strataj kaj unu fervoja pontoj, kaj aldone strata tunelo, kiu same estas parto de la eŭropa aŭtoŝoseo E47 inter Hamburgo kaj Kopenhago.

Pramŝipa haveno troviĝas en Gedser ĉe la plej suda punkto de la insulo Falster. De tie pramoj interalie veturas al Rostock en Germanio.

En la sudoriento de la insulo Falster ekzistas ĉirkaŭ 20 kilometrojn longa sabla plaĝo. Ĝi bone taŭgas por banado, aparte por etaj infanoj, ĉar ĝi malmulte deklivas kaj tial dum promeno en la maron la akvo nur malrapide profundiĝas. Konataj feriejaj lokoj en la sudo de la insulo, ekipitaj preskaŭ ne per hoteloj, sed per multaj komfortaj feriodometoj, estas interalie Gedesby kaj Marielyst/Bøtø.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]