Guldenbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guldenbach
Guldenbach inter Windesheim kaj Guldental
rivero
Bazaj informoj
Situo orienta Hunsrück, Germanio, Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 32,7 km
Fluo
Fonto norde de Erbach
- Alteco super marnivelo 486 m
Enfluejo apud Bretzenheim en la Nahe
- Alteco 98 m
Geografio
Trairataj komunumoj Rheinböllen, Stromberg, Langenlonsheim
Alfluantoj
- Dekstraj Kriegsbach
- Maldekstraj Schindelbach
vdr

La rojo Guldenbach estas orografie maldekstra flankrivero de la rivero Nahe en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La rojo fontas en la Ŝata forsto Sankt Goar kiel Volkenbach nordokcidente de Erbach sur alteco de 486m super marnivelo. De ĉi-tie la rojo fluas unue suden. Ĝin alfluas multajn mallomgakn flankriverojn. Sude de Erbach enfluas la samnoman flankriveron Erbach. Ekde tie la rojo nomiĝas „Guldenbach“.

Poste ĝi pasas Rheinböllen kaj fluas tra Stromberg, Schweppenhausen kaj Windesheim al Guldental. Ĝi formas la limon inter Soonwald en la sudokcidento kaj Binger Wald en la nordoriento. ambaŭ estas partoj de la mezmontaro Hunsrück. Plu ĝi fluas je la suda rando de Langenlonsheim. Ĉe la norda rando de Bretzenheim la rojo enfluas de maldekstre en la riveron Nahe en alteco de 90 m s.m. .

Sur sia longeco de 32,7 km la rojo trpasas altecodiferencon de 305 m,kiu egalas al meza dekliveco de 9,3 ‰ . La rojo deakvigas areon de 172,733 km².

Flankriveroj[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj flankriveroj estas Neubrühlbach, Dichtelbach, Seibersbach, Dörrebach, Welschbach kaj Hahnenbach kun po pli ol 10 km² granda akvokolekta areo. La sekvanta tabelo montras la flankriverojn de Guldenbach de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia stuo de la enfluejo[1], longeco[2], grandeco de la akvokolekta baseno[2], alteco de la enfluejo[1] kaj germana akveja kodo[2]

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
m. s. m
DGKZ
Bach vom Wackenbacher Kopf dekstre 1,4 2,502 426 2549612
Erbach maldekstre 2,7 3,757 392 2549616
Albersbach dekstre 2,3 3,403 387 2549618
Neubrühlbach dekstre 6,9 17,517 379 254962
Dichtelbach maldekstre 4,3 11,256 369 2549632
Pfädchensgraben maldekstre 1,6 2,487 312 2549636
Tiefenbach maldekstre 3,7 4,926 287 254964
Mühlgraben maldekstre 1,5 1,442 254 25496512
Seibersbach dekstre 8,7 17,882 253 2549652
Dörrebach dekstre 6,1 16,583 244 254966
Welschbach maldekstre 6,4 10,543 234 2549672
Eisbach dekstre 1,3 1,698 187 2549674
Steyerbach dekstre 3,3 5,438 179 2549676
Jungfernfloß dekstre 1,5 2,200 169 2549678
Windesheimer Bach dekstre 1,0 2,543 169 25496794
Hahnenbach maldekstre 9,6 17,322 158 254968

Historio[redakti | redakti fonton]

La rojo estis energifonto por multaj olemuelejoj laŭlonge de la riverbordo. la plej fama estis la muelejo en Schweppenhausen.

Medio[redakti | redakti fonton]

En sia supra parto la rojo Guldenbach estas malfajnmateririĉa, silikata mezmontara rojo (tipo 5), ekde Stromberg silikata fajn- kaj malfajnmateririĉa mezmontara rojo (tipo 9). La akveja strukturkvalito estas grandparte forte ŝanĝita (kvalitaklaso V ĝis VI). Nur ĉe la supra parto inter Rheinböllen kaj Stromberg ekzistas kelkaj partoj kunpli bona kvalito. En la riversekcio de Rheinböllen la rivero estas parte komplete ŝanĝiĝita. La akvokvalito de la supra parto estass malforte, tiu de la maldupra parto meze ĝis forte poluita (stato 2005).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Topografische Karte 1:25.000
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2018-11-25.