Gumiel de Mercado
Gumiel de Mercado estas vilaĝo kaj municipo, en la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
Je 72 km de la ĉefurbo kaj je 14 km de Aranda de Duero . Ĝi havas areon de 57.71 km² kun 387 enloĝantoj
Festoj kaj kutimoj
La patronaj festoj estas celebrataj dum la unuaj tagoj de septembro, honore al "Nia Sinjorino Virgulino de la Plejgranda. Estas kutimo kombini la religiajn aranĝojn kun sportaj konkuroj, infanaludoj, frateca kunmanĝado kaj piroteknikaĵoj. Dum aŭgusto, danke al la amaso da someremuloj, kiuj iras al la vilaĝo, la kultura asocio "El Duende" ("La Koboldo) organizas diversajn kursojn, ludojn kaj diversajn aranĝojn ĉefe destinitaj al la plej junaj enloĝantoj.
Demografio
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
168 | 139 | 119 | 123 |