Gunnhild Øyehaug
| Gunnhild Øyehaug | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 9-an de januaro 1975 (51-jaraĝa) en Volda | ||||
| Lingvoj | Nynorsk vd | ||||
| Ŝtataneco | Norvegio | ||||
| Alma mater | Universitato de Bergen | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | poeto • verkisto • literatursciencisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Gunnhild ØYEHAUG (n. la 9-an de januaro 1975 en Volda, Norvegio) estas norvega poeto, verkisto kaj lekciisto.[1] Ŝi laboras en pluraj ĝenroj kiel romanoj, noveloj, poezio kaj eseoj.
Verkado
[redakti | redakti fonton]Øyehaug estas universitata preleganto pri literaturaj studoj, instruistino ĉe la Hordaland Akademio de Verkado. Ŝi debutis en 1998 per la poemaro Slaven av blåbæret. En 2004, ŝia novelaro Knutar estis nomumita por la Brage Premio kaj gajnis la Bergen Premion. The Knots (La Nodoj ) (de Kari Dickson) estis publikigita de la usona eldonejo Farrar, Straus & Giroux en la somero de 2017, kaj la fama kritikisto James Wood verkis laŭdan recenzon en The New Yorker titolita "Norvega Majstro de la Novelo".
Øyehaug ricevis sian diplomon pri literaturaj studoj de la Universitato de Bergen, kun disertaĵo pri Arthur Rimbaud. Ŝi estis kunredaktorino de la literatura revuo Vagant, kaj literatura kritikistino por la gazetoj Morgenbladet kaj Klassekampen. Ŝi estis, kune kun Olaug Nilssen, redaktorino de la literatura revuo Kraftsentrum.
La debuta romano Vente, blinke de Øyehaug estis publikigita en oktobro 2008 fare de Kolon forlag. La libro estis voĉdonita libro de la jaro fare de Morgenbladet-legantoj en 2009, kaj estis adaptita en filmon en 2015 sub la titolo Kvinner i por store herreskjorter (Virinoj en tro grandaj viraj ĉemizoj ) (reĝisorita fare de Yngvild Sve Flikke ). [2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gunnhild Øyehaug in Store norske leksikon
- ↑ Flikke, Yngvild Sve (2015-03-06), Women in Oversized Men's Shirts, Inga Ibsdotter Lilleaas, Henriette Steenstrup, Anne Krigsvoll, https://www.imdb.com/title/tt3868216/, retrieved 2018-07-12
- ↑ "5 Great Books You May Have Missed in June", Literary Hub, 2018-07-11. (en-US)

