Gupio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gupio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Ciprinodontoformaj Cyprinodontiformes
Familio: Peciliedoj Poeciliidae
Genro: Pecilio Poecilia
Specio: P. reticulata
Poecilia reticulata
Peters, 1859

Normaj gupi-formoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La gupio (Poecilia reticulata) estas unu de la plej konataj dolĉakvaj fiŝoj, kiu tre ofte estas flegita en akvarioj. Tio certe bazas sur ĝia generademo kaj buntegeco.

Ĝia hejmo estas en Sudameriko, norde de la rivero Amazono. Tiu besto estas uzata por la batalo kontraŭ la moskitoj kaj pro tio estis disvastigita en multaj landoj.

La sekso estas tre facile diferencigebla. La maskloj estas pli multkoloraj kaj kreskas ĝis ĉirkaŭ 3,5 cm, la femaloj ĝis 6 cm.

La gupio naskas vivajn idojn kaj ne flegas sian idaron - la fiŝoj kelkfoje eĉ manĝas siajn idojn. La fiŝoj povas vivi inter 16° ĝis 30 °C - prefere inter 24° ĝis 26 °C.

El la sovaĝa formo oni bredis multajn koloro- kaj staturo-variantojn.

Eksteraj ligiloj

greke Bildoj ĉe Google

Ŝablono:LigoLeginda